Presita el Usona Esperantisto № 2019:6 (nov-dec)

Nova bita albumo de Vinilkosmo

Lasta ĝisdatigo: 2019-12-31
[figure]

La muzikeldonejo Vinilkosmo ĵus eldonis novan bitalbumon Nenifar’ de Gijom’ Armide.

Ĝi estas la unua albumo de Vinilkosmo aperinta sub la libera permesilo CC BY 2.0 de Krea Komunaĵo.

Armide prezentis sian unuan koncerton en Esperantujo en 2009 dum la renkontiĝo FESTO en Germanujo. Tio estis la komenco de longa serio de koncertoj danke al la notindaj subtenoj de EUROKKA kaj Vinilkosmo, Varsovia Vento, IJF (Itala Esperantista Junularo), kaj aliaj.

Nenifar’ prezentas sociajn temojn kiel feminismon (“La plej granda”), pluramon (“Amu rin”), nudemon (“Nuda”) kaj temojn pli personajn kiel sopiron al forestanto (“Mankas vi”), amrilatojn (“Amo kaj Asfalto”, “La postrompiĝa temp’”, “Eĉ se ne amen”…) kaj la teruran senton kiam malaperas la belegaj harbukloj de amiko (“Viaj bukloj”).

Por pli da informo, vidu la albumpaĝon ĉe Vinilkosmo.