Presita el Usona Esperantisto № 2019:4 (jul-aug)

Nova Estraro por UEA

Lasta ĝisdatigo: 2019-08-30
[figure]
Foto danke al So Jinsu.

En sia unua kunsido dum la 104-a Universala Kongreso, la Komitato de UEA elektis novan Estraron por la venonta trijara periodo.

Estis entute naŭ kandidatoj por la Estraro, inkluzive de du kandidatoj por Prezidanto: Duncan Charters kaj Fernando Maia. Ambaŭ kandidatoj konfirmis sian pretecon kunlabori en Estraro gvidata de la alia, kaj ambaŭ emfazis la bezonon de harmonia, teama etoso. En la unua rondo neniu el la du kandidatoj ricevis la laŭregulare postulatan plimulton. En la dua baloto estis elektita Charters per unu voĉo pli ol Maia.

En la fino, la nova Estraro ricevis jenan konsiston: Duncan Charters (prezidanto); Fernando Maia kaj Trezoro Huang Yinbao (vicprezidantoj); Aleks Kadar (ĝenerala sekretario); kaj Orlando Raola, Jérémie Sabiyumva, So Jinsu, kaj Amri Wandel.

La taskodivido kundecidita de la Estraro dum sia merkreda kunsido estas la jena:

  • Prezidanto: Duncan Charters – Kunordigo, Strategio, Instruado, Rilatoj kun ILEI

  • Vicprezidanto: Fernando Jorge Pedrosa Maia Jr. – Centra Oficejo, Statuta Reformo, Eksteraj Rilatoj (krom Unesko), Ameriko, Rilatoj kun TEJO, Rilatoj kun Membro-Organizoj

  • Vicprezidanto: Huang Yinbao (Trezoro) – Financoj, Unesko.

  • Ĝenerala Sekretario: Aleks Kadar – Administrado, Ĝemelaj Urboj, Esperanto-Centroj, Eŭropo, Revuo Esperanto.

  • Orlando E. Raola – Kulturo, Kongresoj, Biblioteko, Eldonado, Esploro kaj Dokumentado, Terminologio.

  • Jérémie Sabiyumva – Afriko, Aktivula Maturigo.

  • So Jinsu – Azio, Oceanio, Informado kaj Amikoj de Esperanto.

  • Amri Wandel – Scienca kaj Faka Agado, Meza Oriento kaj Norda Afriko.

La nova Estraro ekoficis lundon, la 22-an de Julio, kadre de la tria Komitata kunsido en Lahtio.