Presita el Usona Esperantisto № 2019:3 (may-jun)

UEA kongresos en Belfasto en 2021

Lasta ĝisdatigo: 2019-06-25
[figure]

Por la 106-a Universala Kongreso la Estraro de UEA elektis la “smeraldan insulon” kiel kongreslandon. La UK la unuan fojon okazos en tiu parto de Eŭropo, kaj la gastiga urbo estos Belfasto, la ĉefurbo de Nord-Irlando. Grava haveno kaj pordo, Belfasto suferis dum la lasta jarcento pro armita politika konflikto, sed nun estas inter la plej sekuraj urboj en la brita insularo.

Konante la malmultecon de la lokaj movadaj fortoj, UEA traktis rekte kun la urbo pri la kondiĉoj de la invito kaj ricevis tre favoran oferton de kongresejo en Queen’s University (la Reĝina Universitato). La loka grupo en Belfasto jam donis plurajn praktikajn konsilojn pri la organizado kaj esprimis sian pretecon helpi pri ĉiuspecaj lokaj aferoj. “Belfasto ja estas surpriza, sed bonega interesa elekto”, ili komentis.

Ankaŭ Joy Davies, la sekretario de Esperanto-Asocio de Irlando, mesaĝis pri sia subteno: “En Irlando estas nun malmultaj organizitaj esperantistoj, sed ni bonvenigas la kongreson kaj certe helpos, kiom ni povos. Ni esperas, ke ĝi allogos novajn lernantojn, parolantojn kaj apogantojn de la lingvo al nia asocio”.

D-ro Séan O’Riain, irlanda diplomato, kiu aktivas interalie en Eŭropa Esperanto-Unio, komentis: “Mia unua reago estas forte pozitiva. Kompreneble mi ĉion faros por antaŭenigi la kongreson”. El Britujo D-ro Geoffrey Greatrex reagis kun simila entuziasmo: “Kiel antaŭa prezidanto de EAB, mi tre fieras kaj kontentas pri la planata UK en Nord-Irlando, la unua en la irlanda insulo kaj pli ol 30 jarojn post la lasta UK en la brita insularo”.

La 106-a UK estas planata por okazi de la 17-a ĝis 24-a de Julio, 2021.