Presita el Usona Esperantisto № 2019:3 (may-jun)

Nova rimedo por disvastigi Esperanton

Lasta ĝisdatigo: 2019-06-24
[figure]

UEA invitas vin ekkoni kaj uzi la retejon esperanto.net, rimedon kiu provizas bazajn informojn pri Esperanto, kiel lerni ĝin kaj kiel kontakti landajn, regionajn aŭ lokajn asociojn. La informoj disponeblas en 66 lingvoj kaj la retejo aŭtomate montras la lingvon de la vizitanto.

Per la retejo jam aliĝis pli ol 600 Amikoj de Esperanto – homoj, kiuj ĵus konatiĝis kun Esperanto kaj al kiuj UEA sendas mesaĝojn por sciigi ilin pri la lingvo, pri UEA, pri TEJO kaj pri la koncerna landa asocio.

La retejo apartenas al vi. Uzu ĝin kaj helpu disvastigi ĝin al ĉiuj. Indiku la retejon al viaj ne-esperantistaj amikoj.