Presita el Usona Esperantisto № 2019:3 (may-jun)

Eventa Servo fariĝas nova servo de UEA

Lasta ĝisdatigo: 2019-06-21
[figure]

UEA informas, ke la retejo Eventa Servo fariĝis nova servo de la Asocio. Kreis ĝin la brazilano Fernando Ŝajani por listigi Esperanto-eventojn tutmonde. La celo estas ebligi al esperantistoj scii, kio okazas en Esperantujo, kaj samtempe diskonigi siajn proprajn eventojn.

Ĉiuj rajtas uzi la servon senpage. Se vi emas donaci por subteni ĝin, kontaktu fmaiajr@gmail.com. Alternative, vi povas fariĝi individua membro de UEA.

“Eventa Servo estas tio, kion mi atendas de monda organizo”, substrekis UEA-prezidanto Mark Fettes, dum la laboroj pri la akiro de la servo. La kreinto deklaris, ke li “komprenas Esperanton kiel ilon por pacigi kaj interfratigi la homaron” kaj “esperas, ke per UEA Eventa Servo povas kreskigi la Esperantan movadon monde, kun ama, paca kaj frateca sento”.