Presita el Usona Esperantisto № 2018:6 (nov-dec)
Rakonto de Claude Piron
Mi ĵus legis la artikolon Demandu al usona esperantisto en numero 2018:5.
Unu respondo de Filipo konsilas ke ni ne “konvinku”, sed rakontu pri aferoj rilataj al Esperanto (en niaj vivoj).
Je la fino de 2005 mi decidis ke mi povus verki libron … bone, ne verki, sed kompili. (Mi ne estas verkisto … nek tradukisto)
Pro tio mi petis, ke oni sendu al mi rakontojn pri mirindaĵoj en siaj vivoj, kiuj ne okazus sen scio de Esperanto.
Bedaŭrinde, mi ne ricevis sufiĉe da rakontoj. Unu el la plej fruaj kontribuaĵoj estis de konata esperantisto. Li ne konis min, sed li ŝatis la ideon, kaj pro tio li kontribuis belan rakonton.
Mi estis tre honorita, ke sinjoro Claude Piron verkis rakonton nur por mi. Mi metis ĝin kaj kelkajn rakontojn en mian retejon. Poste kelkaj homoj kopiis la rakonton en aliajn retpaĝojn, sed mi konscias, ke la plejmulto da esperantistoj neniam legis ĝin. Pro tio mi sendas la artikolon al vi.
Mi multe dankas al Enrique pro la plusendo de la eseo. Ĝi montras la kutime ĉarmajn spriton, homamon, kaj humuron, kiuj karakterizas la verkojn de Piron. La eseo aperas ĉi-numere en aparta artikolo. —Red.