Presita el Usona Esperantisto № 2018:6 (nov-dec)

Charlotte Burton, Direktoro

Lasta ĝisdatigo: 2018-12-12

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Mian tempon ĉi-monate okupis planado kaj prezentado de retseminario helpe de AAIE (Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto) kaj ESF (Esperantic Studies Foundation). La retseminario okazis per Zoom la 4-an de Decembro kaj temis pri socia justeco kaj lingva edukado. La tuta afero estis registrita, kaj la filmo estos videbla ĉe YouTube.

Ni jam planas duan retseminarion pri la temo Lernaj handikapoj kaj Esperanto, kiu okazos en Februaro per Zoom. Serĉu la anoncojn ĉe nia retejo por pli da informo pli proksime al tiu tempo.

[Noto de la redaktoro: nun videblas registraĵo de la decembra retseminario].