Presita el Usona Esperantisto № 2017:2
De la estraro
Julie Spickler, Vicprezidanto
Kiel Vic-Prezidanto, mi respondis antaŭ kelkaj semajnoj al mesaĝo de la Prezidento pri plano por Lingva Festivalo en Montrealo. La Festivalo okazos ĉi-somere, kaj la Kebeka Esperanto Asocio planas ĉeesti ĝin. La mesaĝo temis pri financaj kaj aliaj aferoj, pri kiuj mi devas lerni pli. Mi ankaŭ sendis surpaperajn dank-leterojn al ĉiuj, kiuj donacis al la fondusoj de E-USA dum la jaro. Mi ĉeestis la LK-on en Miami, kaj planas esti en Raleigh por la venonta LK.
Kaj jen ideo por la disvastigo de Esperanto: Mi ofte subskribas retajn petskribojn por subteni aŭ kontraŭi kelkajn aferojn, kaj kutime estas loko por personaj/individuaj komentoj. Mia ideo estas skribi simplan, mallongan komenton en Esperanto, (uzante angla-similajn vortojn) kaj poste tradukon en la angla. Tiel ni montros, kiel simpla kaj komprenebla estas nia lingvo, kaj eble estos kelkaj kiuj ekinteresiĝos kaj trovos la retejojn Lernu aŭ Duolingo.