Presita el Usona Esperantisto № 2013:5

Forpasis Barbara Doris Colt

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-27

En Aŭgusto, membro Barbara Doris Colt forpasis en Sanfrancisko. Ŝi havis 93 jarojn.

Barbara estis longtempa membro de la San-Franciska Esperanta Regiona Organizo (SFERO). Naskiĝinte en Haverhill, Masaĉuseco, ŝi diplomiĝis de Hampton Academy en 1937. Dum la dua mondmilito, ŝi servis en la usona virina armea korpuso (“WAAC”) emeritiĝinte kiel stabserĝento post 20 jaroj.

Post sia militservo, Barbara elektis loĝi en Sanfrancisko, kaj aktiviĝis en la episkopa preĝejo de Sankta-Johano Evangeliisto kiel ĥorano, sekretario, kaj finfine (eble la unua virina) estrarano. Ŝi diplomiĝis de San-Franciska Ŝtata Universitato magna cum laude en la fako de politika scienco. Tie ŝi ankaŭ partoprenis la kursaron, kiu poste evoluiĝis en la nunan NASK. Lokaj samideanoj kare memoras ŝin kiel fidelan membron de ilia konversacia rondo.

Barbara aktivis ankaŭ pri politiko. Ŝi apogis la usonan Demokratan Partion kaj laboris en la unua kampanjo de Jerry Brown por ŝtatestro de Kalifornio.

Ŝi estis avida leganto. Ŝia libraro enhavis librojn pri historio, biografio, lingvoj, religio, misteroj kaj sciencfikcio, kaj kompreneble Esperanto. Postvivas al Barbara ŝiaj gefratoj Jean kaj David kaj iliaj familioj. Ŝiajn cindrojn oni enterigis apud la patro kaj frato en Hampton, Novhampŝiro.