Presita el Usona Esperantisto № 2012:6
Vermonta restoracio famiĝas danke al Esperanto
Burlington, Vermonto – Antaŭ kelkaj monatoj en kanada televido oni montris novaĵeron pri la urbo Burlington, Vermonto. Oni raportis, ke en tiu ĉi loko, kiun National Geographic eĉ nomis “perfekta eta urbo” por altiri franclingvajn turistojn, la registaro aktive kuraĝigas firmaojn uzi la francan: farante dulingvajn afiŝojn, tradukante menuojn kaj dungante vendistojn, kiuj scipovas la francan. Mi havis tute neatenditan okazon viziti tiun ĉi ĉarman ĉe-lagan urbon, kaj eĉ se mi ne trovis la urbon aparte dulingva (fakte, neniuj lokanoj, kun kiuj ni babilis, eĉ sciis pri tiu projekto dulingvigi la urbon), ni tamen malkovris tie ion, kiu iusence famigis tiun urbon inter esperantistoj tra la mondo!
Unue mi klarigu, kial nia vizito al Burlington estis neatendita. Ni iris al Usono por aranĝi kelkajn bankajn aferojn, kaj post horo da ŝoforado ni rimarkis, ke ni iras en malĝusta direkto. Do, anstataŭ al Novjorkio, kien ni planis iri, ni decidis iri al Vermonto. Bonŝance, ni atingis la bankon ekzakte tri minutojn antaŭ la fermo. Sed kia surprizo! (Aŭ ĉu sinkroneco?) Tuj trans la strato de la banko ni trovis restoracion “Esperanto”. Kompreneble, ni ne povis maltrafi la okazon viziti ĝin. Mia duonŝerca demando en la angla “Ĉu vi havas la menuon en Esperanto” iom konfuzis la kelneron, kaj mi devis ripeti ĝin dufoje. Kvankam li bone konsciis pri la nomo kaj ĝia rilato al la lingvo, li ne komprenis, ke antaŭ li troviĝas homoj, kiu fakte parolas tiun lingvon.
De la kelnero mi eksciis, ke la restoracio funkcias ekde 1995 kaj estas aparte populara inter junuloj (verŝajne, ĉar la prezoj estas tute akcepteblaj, kaj la porcioj estas tute malavaraj). Ili elektis tiun nomon ĉar oni ŝatis la ideon de Esperanto (fakte, sur la muroj oni povas legi klarigojn pri Esperanto prenitajn el Vikipedio), kaj eĉ la menuo estas farita por iusence reprezenti la lingvon: ĝi estas kreema elekto de usonaj, mediteraneaj, meksikaj kaj aziaj pladoj, multaj taŭgaj por vegetaranoj.
Mi ankaŭ eksciis, ke la restoracio organizas grandan bonfaran kampanjon por helpi malriĉulojn kaj samtempe diskonigi la restoracion ĉe Facebook: se ili kolektos mil “ŝatojn”, ili donacos mil dolarojn al loka manĝaĵ-banko. Reveninte hejme, mi plusendis tiun informon al miaj amikoj, kiuj plusendis ĝin al siaj amikoj, ktp. Ene de kelkaj tagoj la retejo ricevis jam ĉirkaŭ ducent pliajn “ŝatojn” kaj tiel multe pli alproksimiĝis al la necesaj mil. La respondeculoj de la paĝo estis tute surprizitaj pri la “inundo” de novaj ŝatoj de ĉie en la mondo: Kostariko, Japanujo, Rusujo, Nederlando, Hungarujo …. Multaj homoj lasis salutojn, komentojn, kuraĝigojn, fotojn kaj informojn pri aliaj restoracioj kun la nomo Esperanto, kaj kompreneble, proponojn traduki la menuon en Esperanto. “La kvanto de la lingvoj ĉe nia retejo jam preterpasas niajn kapablojn”, skribis la respondeculoj kaj petis helpon traduki. Kompreneble, venis kaj tradukoj, kaj la informoj, kie oni povas lerni Esperanton (Lernu.net) kaj la eblo uzi la ilon Google Translate. Finfine, la posedantoj de la restoracio eĉ mem respondis en Esperanto. (Surprize, eĉ tute bone!)
Se vi ankoraŭ ne vizitis tiun paĝon por “ŝati” ĝin, bonvolu fari tion kaj plusendu al viaj amikoj! Tio helpos ne nur nutri la malriĉulojn dum tiu ĉi festa sezono, sed ankaŭ montros, ke Esperanto estas vivanta kaj uzata lingvo … kaj jes, ankaŭ en Usono!