Presita el Usona Esperantisto № 2012:2

Forpasis Rick Miller

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

Nia membro Rik’ Miller subite forpasis la 2-an de Marto ĉe sia hejmo en Muskego, Viskonsino, kie li suferis severan koratakon. Patro de kvar gefiloj, li havis nur 45 jarojn.

Rik’ estis aktiva esperantisto en multaj rondoj, interalie en la Lernu-komunumo kie li ludis gravan rolon en la forumoj kaj diligente instruis lernantojn.

Eblas sendi kondolencojn al lia familio (prefere angle) ĉe dsmiller95@gmail.com aŭ ĉe Facebook.