Presita el Usona Esperantisto № 2012:2

Krucvortenigmo: Preskaŭ … sed ne

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

Kiel kutime, inter solvintoj de la krucvortenigmo ni lotumos $10-rabaton de la libroservo. Ĉiuj membroj rajtas partopreni, sed solvoj nepre alvenu al la redakcio, aŭ poŝte aŭ rete, antaŭ la 31-a de Majo. Bonŝancon!

[figure]

Horizontale

  1. Bird’ kiu blekas “kokeriko!”
  2. Kiel Julieta sentis sin pri Romeo, ekzemple
  3. “Rajdi ___ ĉevalo oni ne lernas sen falo.”
  4. Genr’ de pinglo-arboj foje uzataj kiel ornamaĵoj
  5. Kondukil’ por akvo aŭ informo
  6. En “dudek unu”, ĝi valoras aŭ unu aŭ dek unu poentojn
  7. Unua parto de proverbo pri mistrafo
  8. Litersinsekvo apud #6 sur usonaj telefonoj
  9. “Ne laŭdu la t___ antaŭ vespero.”
  10. La plej granda kalifornia kunveno de E-istoj
  11. Daŭre faris ion
  12. Dimensio vertikala
  13. Farita el metalo, kiun altiras magnetoj
  14. Hispandevena ekkrio, aŭdata ekzemple ĉe taŭroluktoj
  15. Plendi pro malfeliĉo
  16. Dua parto de la proverbo
  17. Senharigita fel’ uzita en ŝuoj kaj rimenoj
  18. “Sen laboro ne venas ___.”
  19. Riverfiŝ’ rilata al salmo
  20. Malŝate ridindigi
  21. Tian kongreson okazos ĉi-jare en Dalaso
  22. Inteligenta arbarobesto kiu frandas mielon
  23. Agas kaŭzi
  24. Tempokvanto pasinta ekde naskiĝo
  25. Tria parto de la proverbo
  26. Oni akuzis ŝin pri Beatles-disigo
  27. Surskrib’ sur koverto
  28. Lirika poemo
  29. Nerva kuntir’ de muskoloj
  30. Modere
  31. Kiam ripetita, la n-ro 47 vertikala kiun faras kontenta kat’

Vertikale

  1. Vigliga trinkaĵ’
  2. Sufikso multiplika
  3. “___ ______ disponas, mizeron ne konas.”
  4. Stango ĉirkaŭ kiu turniĝas peco de maŝino
  5. Fizika grand’ kiun (hipoteze) donas la bosono de Higgs
  6. Kaŭzanta malplezuron pro senintereso
  7. Brita ĉefministro Thatcher
  8. El du alternativoj, oni elektas la pli tian, ĝenerale
  9. Ŝaŭma purigil’
  10. Org. kiu subtenas la bonfarton de usonaj soldatoj, ekz. per distrado
  11. Akvoflu’ malpli granda ol rivereto
  12. Skribfluaĵo
  13. Malvira
  14. Etenditaĵ’ de substanco aŭ materialo
  15. Edukita, kulturita
  16. “Pasinta _____ __ el memoro.”
  17. Plant’ kun brilruĝaj beroj, uzata kiel kristnaska ornamaĵo
  18. “__ ___ ordonos, eĉ ŝton’ lakton donos.”
  19. Hispana traduk-isto de Diego
  20. TTT-a finaĵo
  21. Restadas senflue
  22. Bovbleke brua
  23. Superpotenculo
  24. Hom’ kiel Nikola Tesla aŭ Novak Djokovic
  25. Pugo, en Perth
  26. Ĝisgenua ŝu’
  27. Sovet___o
  28. Subita trafiĝ’ de la nervsistemo
  29. “Laŭdu la maron, sed restu sur ___o.”
  30. Kreaĵo de Beaufront kaj Couturat en 1907
  31. (Vidu n-ron 53 horizontalan)