Presita el Usona Esperantisto № 2012:2

Kia neŭtraleco? (2-a parto)

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-29

Kiaj materialoj estu akcepteblaj en Usona Esperantisto? Ĉu nia gazeto neniam publikigu materialojn pri religiaj, politikaj, aŭ aliaj temoj disputataj? Pli ĝenerale: kiel neŭtrala institucio, ĉu Esperanto-USA devus cenzuri la “neneŭtralajn” esprimojn de siaj membroj?

Pasintnumere mi levis tiajn demandojn kadre de nia organiza statuto, kiu postulas ke materialoj “tendencaj” ne aperu en la gazeto krom se ili klare rilatas al aŭ la lingvoproblemo aŭ Esperanto mem. Kvankam sendube bonintenca, tiu bedaŭrinde nebula regulo multe komplikas la redaktistan laboron. La opinioj de niaj membroj estas tiel diversaj kiel Usono mem; preskaŭ ajna temo, kiel ajn “neŭtrala” ĝi ŝajnas unuavide, povas veki ian disputon.

Ekzemple: antaŭ jaroj mi aperigis rubrikon pri astroj facile videblaj en la nokta ĉielo. Unu menciinda vidindaĵo estis najbara galaksio, proksimume du milionojn da lumjaroj for. Mi notis ke, pro la mirinda distanco, ni vidas la galaksion kiel ĝi estis antaŭ du milionoj da jaroj, kiam la lumo de ĝi unue ekvojaĝis. Jen interesa afero por konsideri dum somera nokto, ĉu ne? Nu, tiel mi supozis, naive taksante la temon “neŭtrala”.

Poste oni atentigis al mi – tute prave – ke eĉ tiu temo estas iusence tendenca, ĉar ĝi tuŝas religian disputon. Multaj usonanoj kredas ke la universo aĝas ne miliardojn da jaroj, kiel asertas sciencistoj, sed malpli ol dekmil jarojn, kiel asertas iuj interpretistoj de la Biblio.

Nu, mi certe ne intencis mallaŭdi religian vidpunkton, kaj kompreneble mi ne volas ke leganto sentu sin malbonvena en nia rondo. Ofte ne eblas verki sciencan artikolon kongruan kun ĉiaj religiaj kredoj, ĉar sciencaj kaj religiaj vidpunktoj foje baziĝas je malsamaj mondkonceptoj. Cetere, la dilemo pri neŭtraleco ne limiĝas al nur aferoj religiaj: kaŝitaj en preskaŭ ajna temo troviĝas disputoj pri diversaj supozoj religiaj, politikaj, sociekonomiaj … ktp. Simple ne eblas tute eviti tiajn supozojn, kaj, laŭ mi, kutime ne indas provi.

Komplikanta la aferon pli estas foja konfuzo inter institucia neŭtraleco kaj individua neŭtraleco, du konceptoj iusence inversaj. Neŭtrala institucio ne nepre postulas ke ĝiaj membroj estu individue neŭtralaj; efektive male. Neŭtrala institucio povas ne nur toleri diversajn vidpunktojn, sed eĉ honori tiun diversecon.

Tia neŭtraleco, eble, estis la speco kian celis Zamenhof. Li volis ke la internacia lingvo (kune kun ties instituciaj reprezentantoj) provizu “neŭtralan fundamenton” sur kiu bonvolaj homoj povus frate interkomunikiĝi, sen perdo de siaj apartaj lingvoj, kulturoj, aŭ ideologioj. Do eble ni ne malinstigu niajn membrojn esprimi siajn apartajn ideologiojn en la gazeto, kondiĉe ke evidentas al leganto ke la vortoj ne prezentas oficialajn vidpunktojn de Esperanto-USA, sed nur la privatajn opiniojn de la individuaj aŭtoroj.

Similan ideon esprimis la usona esperantisto William Solzbacher antaŭ sesdek du jaroj. Li skribis:

Neŭtraleco ne postulas, ke Esperanto-gazeto neniam publikigu ion, pri kio kelkaj legantoj povus malkonsenti. Gazeto, kiu malplaĉas al neniu kaj neniam provokas malkonsenton kaj kritikon, estas teda kaj enuiga gazeto. Gazetoj de la neŭtrala movado devas konsideri siajn legantojn kiel maturajn personojn, kiuj estas kapablaj kompreni kaj toleri diversajn opiniojn, se ili ne estas esprimataj en insulta aŭ malobjektiva maniero. […] Neŭtrala Esperanto-gazeto devas antaŭ ĉio servi la disvastigon, lernadon kaj uzon de Esperanto. Por tio estas necese, ke ĝia enhavo estu interesa, informa, utila kaj sufiĉe varia por kontentigi diversajn gustojn. (el Amerika Esperantisto, Mar-Apr 1950)

Do por mi, kiel redaktisto, la ideo de “neŭtraleco” ne postulas ke mi cenzuru disputatajn temojn; ĝi postulas ĉefe ke mi strebu ne favori ŝatatajn vidpunktojn nek ekskludi aliajn. Okaze de disputoj mi preferas ebligi interparolon kaj honestan diskuton inter malsamideanoj, postulante nur ke ili restu ĝentilaj kaj respektu la dignon de ĉiuj homoj.

Tial mi bonvenigas artikolojn pri eĉ politikaj aŭ religiaj temoj, kondiĉe ke la enhavo estas ĉefe informada anstataŭ varba. Ankaŭ konvenas tuŝi disputatajn temojn en la ĝustaj kuntekstoj. En scienca artikolo, ekzemple, estas en ordo paroli pri sciencaj eltrovoj kiuj ne akordas kun kredoj religiaj. Same, se artikolo baziĝas je religia vidpunkto, konvenas tie kontraŭsciencaj asertoj.

Do, jen espereble pli preciza skizo de la ĝisnuna redakcia politiko:

  • Preskaŭ ajna temo konvenas en letero; la leterkesto estu “libera zono” por opinioj. Nur gravas ke leteroj estu koncizaj, respektemaj, kaj – eble plej grave – ne tro longaj!

  • Preskaŭ ajna temo konvenas por artikolo, kondiĉe ke la artikolo klare rilatas al aŭ la lingvoproblemo aŭ Esperanto.

  • En artikoloj ne pri Esperanto, aŭtoroj ja rajtas tuŝi disputatajn temojn, sed la prezento prefere restu pli informada ol propaganda.

  • Ĝenerale, faktoj kaj objektivaj eltrovoj (ekz. rezultoj empiriaj) estas pli konvenaj ol opinioj.

  • Materialoj ne konfliktu kun la “interna ideo” de baza respekto al ĉiu homo. Kvankam foje decas kritiki ies vidpunktojn ĉi tie, maldecas kalumnii homojn aŭ atenci ties dignon, ĉu individue aŭ grupe.

Nu, kion vi opinias? Ĉu justa kaj sufiĉe “neŭtrala” politiko? Ĉu balasta? Ĉu ĝi maltrafas ion gravan? Kiel ĉiam, mi bonvenigas viajn reagojn.