Presita el Usona Esperantisto № 2010:4

La jarkunsido de AAIE

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-02
[figure]
Ron Glossop

La jarkunsido de la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto okazis je la 5-a horo ptm je la 30-a de Majo en Vaŝingtono kadre de la Landa Kongreso de Esperanto-USA.

Prezidanto Ron Glossop prezidis kaj Koresponda Sekretariino Sally Lawton protokolis. Vic-Prezidanto Gary Grady kaj Eduka Sekretariino Ŝeri Wells partoprenis, sed Kasisto Mary Napolitan kaj Redaktoro Doroteo Holland ne povis veni. Proksimume dudek membroj ĉeestis, inkluzive de tri novaj membroj: Gary Anderson (Seatlo), Neil Blonstein (Novjork-urbo), kaj Chuck Mays (Raleigh, NC).

Ni aprobis la protokolon pri la 2009-AAIE-jarkunsido en Sankta-Luiso kaj la raportojn de ĉiuj postenuloj kiuj aperis en la printempa Bulteno, inkluzive la raporton de la Kasisto ke la nuntempa saldo de AAIE estas $3,658.99; la ĉefaj elspezoj estis por niaj kotizoj al la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj por la AAIE-Bulteno. Ni voĉdonis unuanime por deklaracio ke Doroteo Holland estu nomita “Honora Membro de AAIE” kun la kompreno ke ŝi ne plu devos pagi membrecon por AAIE aŭ ILEI.

Ni voĉdonis unuanime ke Ŝeri Wells daŭrigu kiel nia Eduka Sekretario kaj ke Chuck Mays iĝu nia nova Kasisto. La ofic-periodo por ambaŭ estos 2 jaroj.

Ron indikas ke nova problemo ekzistas por AAIE ĉar ILEI nun decidis ke ĉe ĉiu landa asocio la ofic-periodo de la Prezidanto (kiu ankaŭ devas esti la land-Sekciestro) devus esti tri jaroj, sed la statuto de AAIE enhavas malsaman aranĝon, nome, ofic-periodon de du jaroj. Ron ankaŭ indikis ke dum la pasintaj du jaroj li ne povis trovi homojn kiuj volus servi kiel Kandidatiga Komitato. Tial li proponis novan aranĝon. Post iom da diskuto, estis konsento ke la nova vortumado de la AAIE-statuto devus esti: “Postenuloj estas prezidanto, vicprezidanto, koresponda sekretario, eduka sekretario, kasisto, kaj redaktoro. Ĉiujn (krom la redaktoro) la membraro elektos inter la membroj dum jara kunveno por trijara deĵor-periodo kiu komenciĝos je la fino de la jarkunveno de la jaro 2012 kaj je ĉiu tria jaro post tio.” Tiun proponon nia AAIE-membraro devos aprobi per balotilo ĉar malpli da duono da la AAIE-membroj partoprenis la jarkunsidon en Vaŝingtono kaj la statuto diras: Por amendi [la statuton], necesas du trionoj de la esprimitaj voĉoj, kondiĉe ke tiuj voĉoj reprezentas minimume duonon de la membraro. AAIE havas 53 membrojn.

Ŝeri Wells gvidis diskuton pri la bezono partopreni la konferencojn por instruistoj de fremdaj lingvoj, por ke ili konsciu ke Esperanto vivas.

La posta AAIE-jarkunsido okazos dum la kongreso de Esperanto-USA en Berkeley, Kalifornio de la 2-a ĝis la 5-a de Junio 2011.