Presita el Usona Esperantisto № 2010:4

Sukcesa kongreso

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-02
[figure]
Filipo (dekstre) kun Peter Benson.

Esperanto-USA kongresis en Vaŝingtono de la 28-a ĝis 31-a de Majo. Entute 107 ĉeestis. La estraro kunsidis vendredon, kaj decidis prilabori tri-monatan planon. Unu tasko estas reverki la libron Manlibro por Estraranoj kaj Komisionoj. Alia estas restarigi la Komitaton por Publikigado (Informado), okaze de la sukcesa, tutlanda, publika raporto en la angla de NPR (Nacia Publika Radio) pri Esperanto kaj la kongreso.

La rezultoj de la balotado por estraranoj estas, ke ni bonvenigas la kandidatojn Ĝan Starling kaj George Baker al la estraro. Julie Spickler servas denove kiel estrarano, kaj Steve Brewer estas nia sekretario. Ili kvar servos deĵore ĝis 2013. Christopher Zervic jam estis nomumita kiel kasisto kaj servos ĝis 2012. Dankon al estraranoj Ĵenja Amis kaj Anjo Harlow, kies deĵoro finiĝis dum ĉi tiu kongreso.

Okazis du aferkunsidoj de la ĝenerala membraro de Esperanto-USA dum la kongreso. Ni unuanime honoris invititan gaston Peter Benson pro lia sindediĉa laboro por la fama vortaro Comprehensive English-Esperanto Dictionary. Ni starigis komitaton, kiun Benson mem estras, por reverki kaj reeldoni tiun bonegan libron, kiu aperos surpapere kaj interrete.

Ni unuanime aprobis la buĝeton por 2011, la jarraporton por 2010, kaj aranĝon por lui oficejon en Novjorko por la reprezentanto al la Unuiĝintaj Nacioj de UEA. UEA repagos nin por la lupago laŭ bezono. Dankon al Neil Blonstein por fari tiun laboron ĉe la U.N. kaj zorgi multe pri niaj rilatoj kun reprezentantoj, delegitoj, kaj ambasadoroj de multaj landoj.

Ni unuanime aprobis dankojn al la hotelo de la kongresejo, Hyatt Regency Bethesda, kaj al la Loka Kongresa Komitato (LKK), Jed Meltzer (estro de la komitato), Jim Ryan (prezidanto de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono), Ralph Dumain, Daniela Power, Charles Power, David Sletten, Harold Goodman, David Dougherty, Erinja Piateski, James Lieberman kaj aliaj.

Faris aliajn kunsidojn Arika Okrent (“Esperanto kaj inventitaj lingvoj”), Humphrey Tonkin (“Esperanto en la nuna mondo” kaj la “Esperantic Studies Foundation”), Darsi Ross (“Organizado en universitatoj”), Esther Schor (“Poezia rondo”), Ralph Dumain (“Esperanto, Vaŝingtono, kaj la mondo de 1910”), Lusi Harmon (“Kial ni ne rajtas iri al la UK”) kaj aliaj prelegantoj.

Okazis interkona vespero, bankedo kun parolado de Jim Ryan, distra vespero, aŭkcio, akcepto de UEA-delegitoj, AAIE-kunsido, kaj tre interesaj ekskursoj al gravaj lokoj en Vaŝingtono (ekz. la Holokaŭsta Muzeo, kaj monumentoj al Abraham Lincoln, George Washington, kaj Thomas Jefferson). Kompreneble, ni vizitis la lokon kie Dr. L. L. Zamenhof prelegis tre proksime al la Blanka Domo antaŭ cent jaroj. Aparte memorinda estis la ekskurso al la Parlamenta Biblioteko, kiun partoprenis 53 kongresanoj. Tiuj ne nur ekskursis tra la biblioteko, sed ankaŭ ĝuis akcepton por ili, gastigate de Lee Douglas, esperantisto kiu laboras tie. Douglas parolis pri la biblioteko, ĝia Esperanta kolekto kaj diversaj serĉmetodoj por utiligi ĝin. Li estis sterninta por ni plurajn erojn de la plurmilnombra kolekto de esperantaĵoj.

Ni rimarkis kun miro la grandan kvanton da junuloj ĉe la kongreso. Impone granda grupo karavanis ĉi tien el la Universitato de Ilinojso. La plej juna partoprenanto estis la kvin-jaraĝa knabo Daniel Brown de norda Teksaso.

Dankon al la LKK pro bonega kongreso! La venonta kongreso okazos en la regiono de San Francisco (per SFERO, la San-Franciska Esperanta Regiona Organizo) de la 2-a ĝis 5-a de Junio, 2011, ĉe la Universitato de Kalifornio, Berkeley.

Al Kalifornio en 2011!