Presita el Usona Esperantisto № 2010:2
Ombro
Verkis Ljubov Vondroušková
Elrusigita de Jaroslav Krolupper
Mi amis Vin longege, ja sen fino,
Kaj sorto venis al la vojduiĝ’ …
Nerefarebla de horloĝ’ destino
Hontinde kulpas pri nia disiĝ’.
Mi amis Vin tenere, malprudente,
Sen iu limo kaj sen iu bar’.
Mi feliĉbraĝon zorgas diligente
Por ke fandiĝu de la rev’ rempar’ …
Mi amis Vin malsaĝe kaj preferis
La amon antaŭ postviva eden’ …
Mi volas vian koron rekonkeri
Eĉ se ŝiriĝus devontiĝ-faden’.
Mi amis Vin freneze kaj pasie,
Sed sorto venis al la vojkruciĝ’.
Submetas sin ja senapelacie
Anim‘ pekanta mia al kvitiĝ’.
Mi amis Vin nevole kaj sen fino,
Absurdon, jen, akompanas frustriĝ’:
Minutoj, subigitaj al destino,
Sendube kulpas pri nia disiĝ’.
Mi amis Vin …