Presita el Usona Esperantisto № 2010:2

Solvoj de la enigmoj en n-ro 2010:1

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-03
[figure]

Ĉar la lasta enigmo estis aparte defia, kaj ĉar ne aperis jarfina enigmo en 2009, ni ĉi-foje premias du solvintojn per po $10-rabato de la libroservo. Gratulon al gajnintoj Sandra Miller kaj William Patterson! Kaj gratulojn al ankaŭ niaj aliaj solvintoj, inkluzive de E. James Lieberman, Keneĉjo Goldbergo, Olga du Temple, Russ Williams, Vilĉjo Harmon, Arnold Victor, Arlyn Kerr, Peter McCorquodale kaj Dave Rutan. Kiel lertaj ili estas!


La solvoj por la lastnumeraj limerikenigmoj fare de Russ Williams estas la holivudaj klasikaĵoj (1) Casablanca kaj (2) It’s a Wonderful Life.