Presita el Usona Esperantisto № 2009:4

Ĉu vi Jutubas?

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-02

En numero 2009:3 de Usona Esperantisto D. Gary Grady atentigis nin pri la multobla ĉeesto de Esperanto en YouTube. Mi kaptu okazon iom pli detaligi tiun ĉeeston.

Youtube estas nova ejego en la ciberspaco kiu povas enorme utili al Esperanto, ties diskonigo kaj praktikado. Kaj la afero daŭre moviĝas en la ĝustan direkton. Sufiĉas mencii la ĵusan aperigon de preleg-serioj de Ivo Lapenna kaj de eroj el NASK 2000. Menciindas ankaŭ la serio “Esperanto estas” (jam aperanta plurlingve) kaj “Pasporto al la Tuta Mondo”.

Jam Esperanto ekzistas kritik-amase en Youtube. Tamen negativaĵo estas la abundo de eroj kiuj neniel aŭ tre malmulte rilatas al Esperanto, nur alprenas pro unu aŭ alia kialo la nomon. Tio malfaciligas kalkuli ĝuste kiom da esperantaĵoj estas ajn-momente. Filmetoj pri Esperanto sur Youtube estas tre diverslingvaj, do vera festeno por poligloto, kvankam limigo por nepoliglotoj. Eĉ estas bonegaj priesperantaĵoj en la kataluna!

En mia juneco por povi aŭdi Esperanton mi devis peti kasedojn de ELNA per poŝto. Ekzistis tre bona pruntedona sistemo, sed nature, temis pri kelksemajna atendado. Nun la plej diversaj filmetoj spekteblas per nura mus-klako. Mi povus listigi la plej bonajn laŭ mia perspektivo, sed preferinde ĉiu spektanto ciberaventureme mem trovu trezorojn. Por malgranda lingvo, Esperanto jam estas en Youtube tre abunde reprezentata, signife pli ol aliaj planlingvoj kiel Interlingua kaj Ido, por ne mencii tiujn tutnovajn kiuj tiom disfloras nuntempe (kelkaj nur pro hobiaj celoj). Nature, Esperanto povus esti fakte multe pli reprezentata, sed ja nova ero aldoniĝas preskaŭ ĉiutage. La spektanto rimarkos ke mi mem havas kelkajn esperantaĵojn en Youtube (serĉu “peter browne leyendo”. Averton: mi ankaŭ legas poemojn en Ido.)

Mia konsilo al leganto de Usona Esperantisto: faru filmetojn kaj ĉiam pli da filmetoj pri aŭ en Esperanto, kaj ilin jutubigu. Jen spaco por disfloro de talentoj! La jutubo reprezentas ankoraŭ alian etapon en la evoluo de la komunikado, en kiu oni ofte produktas filmeton reage al alies filmeto, kvazaŭ speco de kinoletero. Mankas tiaj reagoj al la anglalingva prezento de la konata kaj elstara lingvemulo Steve Kaufman, kiu asertas ke al Esperanto mankas kulturo. Kaufman estas inteligenta, sed li falas en la kaptilon de ŝablona perspektivo.