Presita el Usona Esperantisto № 2009:4

Ni esploru la Laktan Vojon

Lasta ĝisdatigo: 2018-04-04
[figure]

Dum Julio, Saturno malaperis en la vesperan krepuskon. Dum Oktobro ĝi pene grimpos en la matenan ĉielon por tie renkonti la rapide sinkantajn Merkuron kaj Venuson. De la 5-a ĝis la 16-a ili kune dancos en la orienta ĉielo, ĝuste antaŭ sunleviĝo. Fine, la maldikega, preskaŭ nova luno vizitos la triopon matene la 16-an.

Rigardu la spektaklon ĉiumatene por vidi kiel Venuso kaj Merkuro povas rapidi tra la ĉielo. Antaŭ 400 jaroj Johannes Kepler konstatis, ke ju pli proksima al la suno, des pli rapide planedo orbitas. Plej proksima al la suno estas eta Merkuro, kies ĉirkaŭiro daŭras nur 88 tagojn. La 8-an matene ĝi aperos tuj apud Saturno — ilin apartigos nur larĝo de etfingro. Nur kvin tagojn poste, la 13-an, Merkuro troviĝos tuj apud Venuso.

Septembraj noktoj estas oportunaj por vidi la centran parton de nia galaksio, la “Lakta Vojo”. Rigardu la sudan ĉielon unu horon post sunsubiro je senluna vespero (ekzemple la 15-a), prefere en malhela, kampara loko. Malalte en la ĉielo vi vidos la konstelacion Sagitario, proksimume du man-larĝojn maldekstre de la brila ruĝa stelo Antareso, en Skorpio.

En greka mitologio, Sagitario estis centaŭro (ĉevalo-homo), sed laŭ multaj homoj lia konstelacio aspektas kvazaŭ “te-kruĉo” kiu elverŝas sian teon dekstren.

[figure]

Dekstre de la “elfluilo” de la tekruĉo situas la centro de nia galaksio, vastega disko kun miliardoj da steloj — inkluzive, kompreneble, nian sunon! Ĝi estas tiel larĝa, ke eĉ lumo bezonas pli ol centmil jarojn por iri de unu flanko al la alia.

Tiuj neimageble multegaj steloj kreas palan, nebulan zonon trans nia ĉielo (indikita per streketo-linioj en la bildo). Dum jarmiloj, la naturo de tiu “lakta vojo” restis mistero; ĝia nomo, galaksio, efektive devenas de la greka gala (“lakto”). Kiam Galileo unuafoje observis ĝin teleskope antaŭ 400 jaroj, li malkovris vastegajn stelosvarmojn.

Vidate tra binoklo, la regiono de Sagitario estas riĉega. Kial ne esplori ĝin?