Presita el Usona Esperantisto № 2009:3
Traduku!
En ĉi tiu rubriko Lee kaj Tim prezentas tradukdefiojn por vi. Leginte viajn tradukojn, ili faros resumon de la plej bonaj provoj kaj sukcesoj, kune kun komentoj kaj reagoj pri kelkaj malpli sukcesaj rezultoj.
Nia teksto ĉi-foje estas poemo de Elizabeth Alexander, kiun ŝi legis dum la inaŭgura ceremonio de Barack Obama. Temas pri poemo laŭ stilo de “libera verso”, sen rimo kaj sen facile rimarkebla ritmo … mankis entute la defio de rimado. La ĉefaj defioj de la teksto troviĝas en la provo traduki kelkajn neprecizajn esprimojn, kaj en la serĉo por esperantaj formoj por pluraj anglaj sinonimoj.
Ni ricevis kvar tradukojn … ne multe, sed sufiĉe por komentado kaj esplorado. Ni scivolas, tamen, ĉu homoj simple ne volas partopreni la “ludon”, ĉu ne plaĉas al kelkaj niaj elektoj de materialo, aŭ ĉu estas aliaj kialoj por la malgranda partoprenantaro. Plaĉus al ni ricevi viajn ideojn kaj reagojn – kaj same ni bonvenigus viajn proponojn pri (mallongaj) tekstoj por estontaj rubrikoj.
Pri “liberaj versoj”, la Parnasa Gvidlibro de Kalocsay, Waringhien, kaj Bernard suprenlevas la nazon … La aŭtoroj ŝatas klasikajn formojn kaj stilojn, kaj taksas liberajn versojn iom neindaj. Temas pri “lirikaj pecoj, arbitre dividitaj en serio de pli-malpli longaj linioj, en ĉiu el kiuj oni vane serĉus ian elementon de ordo … La solaj ecoj, kiuj iel distingas tiajn pecojn disde simpla prozo, estas ia denseco de la lingvo kaj intermeto de silento ĉe la fino de ĉiu linio – sed ĉu tio sufiĉas por konsistigi versojn?” Kaj poste ili komentas: “Tamen devas ekzisti por la prospero de tiu ĝenro aliaj motivoj ol la facileco de la verkado. Eble la kreskanta graveco de la vidaj komunikiloj super la aŭdaj faras, ke alineado ŝajnas al junaj poetoj pli efekta ol ritmo kaj rimo, kaj ili deziras, kiel ĉe la ĉinaj ideogramoj, paroli al la okuloj pli ol la oreloj …” (p. 54)
Pri la poemo de Alexander, ni pensas malsame. Ne tiom gravas la aspekto sur la paĝo (kvankam tio povas esti parto de la afero) – gravas la sono de la teksto dum laŭtlegado, kiel oni prononcas kaj emfazas apartajn vortojn, kie oni paŭzas, kiel oni similigas unu frazeron al alia per sono kaj voĉo. Tion kapti sur papero ne eblas; la skriba poemo en unu senco estas nur gvidilo, kaj la poemo estiĝas (kaj reestiĝas) dum laŭtlegado. La poemo fakte estis deklamita dum la inaŭgura ceremonio.
Kaj en ĉi tiu poemo ja kuŝas strukturo ne precize proza. Ĉefe la strukturo estas:
Frazero A,
subfrazero b,
subfrazero c,
subfrazero ĉ.
Ekzemple:
(A) Each day we go about our business,
(b) walking past each other,
(c) catching each other’s eyes or not,
(ĉ) about to speak or speaking.
Tiel oni povas distingi la versojn kaj la strofojn. Tiom regulstrukture oni ne kutime verkas en ordinara prozo.
Nu, ek al diskuto de l’ tradukoj.
Each day we go about our business – Jen ne tre preciza diraĵo en la angla. Ne vere temas pri business en la senco de komerco aŭ negoco (kvankam tio ja povus esti la signifo, laŭ kunteksto). Temas pri tio, kion ni kutime – aŭ eble nekutime – faras. Kaj our business emfazas ke temas pri niaj propraj farindaĵoj. La tradukistoj proponis: ni okupiĝas pri la propraj aferoj, ni faras nian rutinon (sed supozu, ke tio kion mi faras hodiaŭ ne estas laŭ rutino … ĉu ne ankaŭ tio estas mia business?), ni celas niajn proprajn taskojn, kaj ni zorgas pri la propraj aferoj. Ni scivolas ĉu ne sufiĉus diri Ĉiutage ni okupiĝas. Ĉu eblus krei novan um-vorton? Ni aferumas?
catching each other’s eyes or not – Interesa esprimo. La tradukoj havis trafante l’ alies rigardon, rigardante okulojn, rigardante en la okulojn, ekvidante unu la alian. Ĉu temas ĉi tie iel pri agnoski, rekoni, aŭ ekkonscii? Ĉu eblus intertuŝiĝante okule? trafante unu la alian rigarde? ĵetante reciprokajn rigardojn? reciproke rigardante? ekkonsciante pri l’ alies rigardo?
about to speak or speaking – Preskaŭ ĉiu elektis parolonte, parolante. La frazparto en Esperanto bele spegulas la anglan originalon, sed ĉu la diferenco de unu litero – o al a – estas tro subtila por la oreloj? Ĉu oni kaptus la ŝanĝon dum laŭtlegado?
all about us is noise – Ĉiu tradukprovo uzis ĉirkaŭas nin bruo, uzante aktivan verbon kaj akuzativon. Kio pri ĉirkaŭe estas bruo?
noise and bramble, thorn and din – Kiel diferencigi noise kaj din, bramble kaj thorn? La angla tiom riĉas per sinonimoj ke oni povas libere elekti el granda gamo; ne estas tiel en Esperanto. Ekzistas nur bruo, ĉu eta, ega, aĉa. Niaj tradukistoj donis la jenajn parojn: bruo/bruego, bruo/bru’, bruo/muĝado, kaj bruo/debato. Por bramble kaj thorn ni ricevis vepro/dorno, dornarbusto/dorn’, dornarbustoj/dornoj, kaj bariloj/dornoj. Kion vi opinias pri elektoj kiel muĝado, barilo, kaj debato? Ĉu tio tro multe devojiras de la originala teksto?
stitching up a hem – ĉirkaŭkudras orlon, kudras vestorandon, prikudras orlon, kaj kudras orlon. Neniu pensis pri verba orli: iu orlas vestaĵon.
darning a hole – flikas ŝiritan uniformon, ŝtopas truon en, flikas truon, fermas truon.
repairing the things in need of repair – riparas tion, kio riparendas, riparas la aĵojn riparendajn, difektitaĵojn oni sendifektigas, riparas la riparindaĵojn. Tiu ĉi frazo bele redoniĝas en Esperanto pro niaj sufiksoj -end- kaj -ind-.
make music – Du tradukprovoj uzis krei muzikon, aliaj muzikumi. En la angla, make music havas pozitivan karakteron – harmonio, beleco, kunlaboro. Ĉu tiu sama emocio senteblas per krei muzikon aŭ muzikumi? Ĉu tio gravas al la poemo? Ĉu eblus simple muzikis?
boombox – Jen problema vorto! Temas pri portebla muzikludilo (nur por jam registrita muziko, ne muzikinstrumento), sed por multaj anglalingvanoj, ĝi ligiĝas al certa jardeko de muziko, kiu formortis kiam iPod-oj ekaperis. La ĉefaj vortaroj angla-Esperanto ne proponas tradukon por boombox. Niaj tradukintoj proponas kasedilo, radio, kaj neologisme bumbokso. Kiun elekton vi plej ŝatas?
We encounter each other in words – Tiu ĉi frazo ekspluatas la malprecizan signifon de in en la angla. Unu tradukinto uzis simile svagan esprimon vorte, aliaj uzis per. Sed tiu prepozicio eble estas tro klara.
words shiny or smooth – dornaj aŭ glataj, pikaj aŭ glataj, veluraj aŭ vundaj.
words to consider, reconsider – La tradukprovoj uzis malsamajn aliajn alirojn – du uzis re- samkiel la angla: vortoj por pripenso, repripenso, kaj vortoj konsiderindaj, rekonsiderindaj. La aliaj provoj uzis vortoj pensindaj, pentindaj kaj vortoj pensigaj, pripensindaj. Kiu aliro plej plaĉas al vi? Ĉu konservi la re-formon de la originalo, aŭ riski pentindaj?
Jen la originala teksto kaj provo al sinteza traduko:
Praise Song for the Day
Each day we go about our business,
walking past each other,
catching each other’s eyes or not, about to speak or speaking.All about us is noise.
All about us is noise and bramble,
thorn and din,
each one of our ancestors on our tongues.Someone is stitching up a hem,
darning a hole in a uniform,
patching a tire,
repairing the things in need of repair.Someone is trying to make music somewhere,
with a pair of wooden spoons on an oil drum,
with cello, boom box, harmonica, voice.A woman and her son wait for the bus.
A farmer considers the changing sky.
A teacher says,
Take out your pencils. Begin.We encounter each other in words
words spiny or smooth,
whispered or declaimed,
words to consider, reconsider.
Laŭdkanto de l’ Tago
Ĉiun tagon ni okupiĝas, aferumas,
preterpasante unu l’aliajn,
trafante l’alies rigardon. Aŭ ne.
Parolante aŭ ekparolonte.Ĉirkaŭe estas bruo.
Ĉirkaŭas nin bruo kaj vepro,
dornoj kaj muĝado,
ĉiu prapatro sur la lango.Iu orlas vestaĵon,
flikas ŝiritan uniformon,
ŝtopas pneŭotruon,
riparas la riparindaĵojn.Iu ie penas muziki,
per ligna kuleroparo sur naftobarelo,
violonĉele, bumbokse,
buŝharmonike, voĉe.Virino kaj filo atendas aŭtobuson.
Terkultivisto atente rigardas ŝanĝantan ĉielon.
Instruisto ordonas,
Elprenu la skribilojn, ek.Ni renkontas unu l’ aliajn per vortoj,
vortoj pikaj aŭ glataj,
flustraj aŭ deklamaj,
vortoj pensindaj, pentindaj.
Por la sekva defio, ni proponas tekston el la 19-a jarcento – la enkondukan alineon de A Tale of Two Cities de Charles Dickens:
It was the best of times, it was the worst of times, it was the age of wisdom, it was the age of foolishness, it was the epoch of belief, it was the epoch of incredulity, it was the season of Light, it was the season of Darkness, it was the spring of hope, it was the winter of despair, we had everything before us, we had nothing before us, we were all going direct to Heaven, we were all going direct the other way – in short, the period was so far like the present period, that some of its noisiest authorities insisted on its being received, for good or for evil, in the superlative degree of comparison only.