Horizontale
- Vojon al trezor’ ĝi povas montri
- Somera renkontiĝo, kiun gastigas lernu.net (mll.)
- Malgranda
- Preni kaj konservi teniĝon por esti fotata
- Oktobra renkontiĝo nuntempe en Silver Bay, NY (mll.)
- Izole
- Ŝia kaj ŝia
- Senvola kuntir’ de muskoloj, ofte en vizaĝo
- * Gent’, klan’
- Plej malaltranga ŝakpeco
- * Urbopart’
- Profesia sufikso
- Kaŭzi
- Maltrankviligi; faligi per bona scio?
- “Trafi du celojn ___ unu ŝtono.”
- Piedoprem’
- Longa unupeca vest’
- Rusa imperiestro
- Moda stil’ de muziko
- Rigardos filmojn elsendatajn per elektromagnetaj ondoj
- “Najbaro ne ĝemas, kiam ___o nin premas.”
- Danĝera submara rok’, foje korala
- Longa voĉa esprim’
- Konformas al kutimoj kaj moroj
- Kontrakt’ por ricevi gazeton
- “Mastro en vojo – servantoj en ___o.”
- Tia, kia George Soros, ekzemple
- Malplena spac’
- Horo kiam ofte komenciĝas gimnaziaj klasoj, kun “la”
- “Ne kredu al ___o, kredu al okulo.”
- Kapapogil’?
- Numer’ 53, ĥemie
- ι (greka liter’)
Vertikale
- Cedante, knedeble, en maniero de vakso
- Mondoparto kie okazis la Universala Kongreso en 2007
- Profesi’ de Liberace kaj Borge
- Asocio kiu eldonas PIV-on (mll.)
- Arbustospeci’ kun rozkoloraj floroj, ofte trovita en sabla tero
- * Frukt’ en manĝaĵo ŝatata de piedvagantoj
- * Regi
- Rondforma kuk’ kun tavolo de flano aŭ kuirita frukto
- “Unu floras, ____ ploras.”
- Fumil’, ofte kurba
- Eventuala okaz’
- Malmola korpopart’ en vertebruloj
- Eksterigi kapablon
- Partoj de konstruaĵoj atingeblaj sen ŝtuparo aŭ lifto
- Et cetera, al Cicerono (mll.)
- “Temp’ estas valoro simile al ___.”
- Filofil’
- Part’ de teatraĵo ludata fare de aktoro
- Kampara voj’
- Unu el multaj konsistigaj pecetoj
- Akvovapor’ kiu dumnokte fluidiĝas sur herbon
- Ili kaŝiĝas en la solvoj markitaj per steletoj
- Teksaĵ’ el lino
- “Unu ___o taŭgas pli ol dek aŭdoj.”
- * Virta hom’
- Bird’ kun multaj “okuloj”
- Praa komputil’?
- * Muzikstilo de The Rolling Stones
- * Kromnomo de David K. Jordan; ejo por elakvigi ŝipon
- Ŝmiraĵo neutila por ŝuo farita el (35 vertikale)
- Permona akir’
- Natria klorid’
- Verda gem’