Presita el EsperantoUSA № 2008:3
Kondolencoj
Kun granda malĝojo ni sciiĝis pri forpaso de Donald J. Harlow. Lia morto estas grandega perdo por la internacia Esperanto-movado. En Ĉinujo troviĝas multe da liaj E-amikoj kaj tiuj, kiuj legas liajn verkojn kaj librojn en la pasintaj jaroj. Ni, ĉinaj esperantistoj, ĉiam sopiras lin.
Eternan pacon al s-ro Donald J. Harlow,
– Ĉina Esperanto-Ligo