Presita el EsperantoUSA № 2008:2
Memori grandulojn
Karaj legantoj: kiel vi jam sendube eksciis, baldaŭ post la lasta redaktofino subite forpasis du el niaj plej bone konataj kaj amataj eminentuloj: Claude Piron kaj Don Harlow.
Neniaj vortoj ĉi tie sufiĉus por ĝuste honori ilin, sed ĉi-numere ni provas almenaŭ iomete rememori tiujn elstarajn homojn kaj iliajn multajn laborojn kaj kuraĝigojn. Kompreneble ni bonvenigas vin kontribui ankaŭ viajn memorojn, omaĝojn, rakontojn ktp.
Ekde miaj unuaj paŝoj en Esperantujo, por mi la nomoj Harlow kaj Piron estis kvazaŭ samsignifaj kun “Esperanto” mem. Per siaj spritaj verkoj, Piron inspiris min daŭrigi la lernadon kaj esplori la riĉan esprimpovon ene de la internacia lingvo. Samkiel multaj nuntempaj lernantoj, mi unue ekkonis la lingvon pere de la reto, sed en epoko antaŭ la apero de la nun ĉiea TTT. Kaj samkiel poste, en tia teknologia “pratempo” Don estis reta pioniro kaj fidinda ĉiĉerono por nia lingvo. Li senripoze laboris, saĝe konsilis, respondis demandojn, verkis tekstojn pri kaj en Esperanto, kaj ĝentile, saĝe traktis misinformojn.
Ambaŭ homoj multe antaŭenigis la diskonigon de nia lingvo kaj riĉigis nian komunumon. Ili restu por ĉiam en niaj koroj kaj memoroj. Eble la plej bona omaĝo estas daŭre lerni per iliaj verkoj kaj daŭrigi iliajn laborojn.