La E-societo de Ĉikago aranĝis bankedon kun riĉa kultura programo. Interalie gitarludis Bajron Eguiguren (vidu la unuan paĝon) kaj flutludis s-ino Tina Seastrom (fotis Sepideh Laal).
Multaj el vi kunvenis, babiladis, manĝis, ludis muzikon, deklamis
poezion, kaj alimaniere festis la datrevenon. (Tamen neniu ebrie
dancis surtable – aŭ, almenaŭ tian feston neniu konfesis!) Koran
dankon al Dave Rutan, Joan Philips, David Dougherty, Viktor
Pajuk kaj Lee Lewis pro la afablaj raportoj kaj fotoj!
La Esperanto-Societo de Vaŝingtono festis ĉe Kapitolo-Monteto en la usona ĉefurbo. (de maldekstre) Ralph Dumain, Emil Volchek, Paul O’Sullivan, Jeb Bolling kaj Jim Ryan (fotis D. Dougherty).
Ĉe kunveno de la Esperanto Association of St. Louis ĉeestis (de maldekstre) Audrey Glossop, Pat & Duncan Charters, Peggy Dolter, Ron Glossop, Dave Fallert, Isabel Dolter, Lee Lewis, Jeff Wilson, Mary & Jerry Johnson (fotis L. Lewis).
Ĉe la ĉikaga kunveno: (de maldekstre) Viktor Pajuk, Karlo Gunn, Tina Seastrom, Gertrude Novak, akompaninto kaj Byron Eguiguren, Karlo Offutt, Roberto Stalzer, Elena Mateeva-Terjung (fotis S. Laal).
En Princeton, Nov-Ĵerzejo, kunvenis (de maldekstre) Todd Moody, Wayne Rossi, Peter Schweinsberg, Dave Rutan kaj Alan Fineberg (fotis Regina Fineberg).
La Esperanto-Asocio de Minnesota kunvenis en St. Paul. (de maldekstre) Guomei Li, Joan Philips, Daniel Huston, Susan Alexander, Vince Senski, Lucia & Arturo Johnson, Anya White, Leslie (patrino de Anya), Raymond Wise (fotis J. Philips).
Alan Fineberg kunportis belan kukon, ĉu ne? (fotis R. Fineberg)