Presita el Usona Esperantisto № 2019:5 (sep-oct)

Traduku!

Lasta ĝisdatigo: 2019-10-31

La rubriko traduku prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. Leginte viajn respondojn, ni faros resumon de la diversaj provoj, kune kun reagoj kaj komentoj.

Tradukado estas malfacila sed fruktodona ekzerco. Tradukante tekston, vi alfrontos defiojn, esprimojn, kaj vortojn, kiujn vi alie evitus (eĉ senpense). Eĉ se vi ne estas literaturamanto, ni bonvenigas vian partoprenon. Lingvokapablo pliboniĝas nur per streĉo kaj ekzercado.

Ni ne prezentas nin kiel aŭtoritatulojn pri tradukado. Tamen ni estas lingve kompetentaj, kaj ni provos komenti kaj respondi el tia vidpunkto. Tim multe verkis en Esperanto (originale), kaj plurfoje premiiĝis en la Belartaj Konkursoj de UEA. Lee estas konata instruisto ĉe NASK, kaj antaŭ kelkaj jaroj redaktis similan rubrikon por la bulteno de la Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso. Hoss estas magistriĝa studento pri tradukado el Esperanto en la anglan, kaj liaj tradukoj dufoje premiiĝis en la Liro-konkursoj de la eldonejo Sezonoj.

Ni strebos iomgrade sekvi la modelon de la brila tradukisto William Auld, kiu dum jaroj verkis samnoman rubrikon en La Brita Esperantisto. (Kompilaĵo de liaj artikoloj nun aperas en la libro Traduku!, kaj ni forte rekomendas ĝin al ĉiuj.) Ĉiunumere Auld trakribris la diversajn proponojn de siaj legantoj, taksante kaj pripensante la avantaĝojn de ĉiuj, por finfine fari sintezan verkon.

Same kiel li, ni ne asertos, ke niaj sintezaj tekstoj estas perfektaj – neniu traduko povas esti tia. Ni celos nur kunordigi grupon de homoj kiuj kune esploros la arton traduki, malkovros diversajn alirojn al la tasko, kaj progresos en la lerta uzado de Esperanto. Tradukado estas arto, kaj ĉiuj elektas malsimile. Per komparado kaj diskuto ni povas lerni kaj profiti de unu la alia.

La ĉi-numera teksto venas el A Literary Nightmare de Mark Twain, noveleto kiun Hoss nun tradukas por kompilaĵo de klasikaj usonaj rakontoj kiu aperos ĉe la venontjara UK. La rakonto koncernas diable allogan poemaĉon (oni povus nomi ĝin ankaŭ ĵingloorelvermo) per kiu la ĉefroluloj infektiĝas:

Conductor, when you receive a fare,
Punch in the presence of the passenjare!
A blue trip slip for an eight-cent fare,
A buff trip slip for a six-cent fare,
A pink trip slip for a three-cent fare,
Punch in the presence of the passenjare!

Chorus:
Punch, brothers! punch with care!
Punch in the presence of the passenjare!

Efektive, Twain mem ne elpensis la versaĵon; en 1876 ĝi aperis en la ĵurnalo New York Tribune, danke al Isaac Bromley, Noah Brooks, W. C. Wyckoff, kaj Moses W. Handy, kaj rapide furoris. Ĝia neforgesebleco supozeble inspiris al Twain verki novelon pri ĝi, kaj en postaj jaroj ĝi aperis en diversaj aliaj rakontoj kaj kantoj. En 1998 la biologo Richard Dawkins citis ĝin en sia libro Unweaving the Rainbow kiel bona ekzemplo de “memeo” (angle, meme).

Estas multaj eblaj aliroj por esperantigi la versojn. Hoss havas siajn proprajn ideojn, sed li nepre bonvenigas aliajn. Se vi proponos ion spritan, li eble eĉ uzos ĝin en la eldonota traduko, donante al vi rekonon pri via kontribuo.

Eble inspiros vin tradukoj jam faritaj en aliajn lingvojn, ekzemple la francan, la rusan, la italan, kaj eĉ Latinon.

Do, ek al la infektiĝ… nu, la laboro!

La redakcio (trovu la adreson en la kolofono) akceptos vian tradukon ĝis la 15-a de Januaro. Bonvolu sendi nur unu version, ne plurajn diversajn provojn.