Presita el Usona Esperantisto № 2016:5

Venu kaj klaĉu

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23

Keneĉjo estis unu el la entuziasmaj partoprenantoj en NASK-2016. –Red.

Sidante en komfortaj foteloj en alloga trimura ĉambro, vespere, (sen kafo) ni klaĉis. Eniris, eliris naskanoj babilemaj, aŭskultemaj, ŝercemaj, pensemaj. Tio ĉi ja povos denove okazi ĉe Universitato William Peace en Raleigh [rali], ŝtato Norda Karolino, Usono, de la 28-a de Junio ĝis la 7-a de Julio ja en 2017, ’18, kaj ’19!

Mi revenos. Mi lernos. Mi klaĉos. Venu, venu!