Presita el Usona Esperantisto № 2016:5

Benko de mia avo

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-23
[figure]
La benko.

Mia onklino havas benkon, kiu apartenis al mia avo. Ĝi estas kutima kvin-tabula benko. Iam, kiam mi estis ĉe ŝi, mi notis la mezuron por konstrui mian propran.

Materialoj

Mi uzis najlojn, farbon, kaj du pinlignajn tabulojn 6′ (2 metrojn) longaj. (Laŭ la nordamerika nomsistemo, la tabuloj nomiĝas 1×3 kaj 1×12 – vidu detalojn sube.) En Usono oni trovas tiajn tabulojn ĉe lignistoj kaj ĉe prihejmaj kaj ĝardenaj vendejegoj.

Mi segis la tabulojn por fari kvin pecojn:

kvanto nomo alto × larĝo longo
2 (flankoj) 1×3 ¾″ × 2½″ (2 × 6 cm) 33″ (84 cm)
2 (kruroj) 1×12 ¾″ × 11¼″ (2 × 29 cm) 17″ (43 cm)
1 (sidplato) 1×12 ¾″ × 11¼″ (2 × 29 cm) 33″ (84 cm)

Notu ke la nordamerikaj nomoj por tabuloj ne donas ĝustajn mezurojn; ili rilatas al mezuro de krudaj tabuloj antaŭ sekigado. Do ekzemple 1×3 efektive estas nur ¾ colojn alta kaj 2½ colojn larĝa.

Iloj

  • protektiloj: ŝirmokulvitroj kaj orelŝtopiloj
  • krampoj/premiloj (2)
  • martelo
  • krajono
  • mezurilo (ekz. faldmezurilo, mezurbendo)
  • ortilo
  • raspilo
  • segilo por fari rektajn tranĉojn (ekz. trapeza segilo)
  • ŝlifpapero/sablopapero
  • *borilo
  • *borpinto kun 1″ (25 mm) en la diametro
  • *segilo por fari kurbajn tranĉojn (ekz. trusegilo, saltsegilo, arabeskosegilo)

* Se vi ne faras truon en la sidplato, vi povas konstrui la benkon sen la stelitaj iloj.

Paŝoj

Komence mi mezuris kaj segis la 1×3-tabulon. Mi uzis saltsegilon kaj mian faldeblan stablon. Estas pli facile segi tabulon kiam ĝi estas krampita. Uzante la jam segitan tabulon kiel liniilon, mi tiam markis kaj segis la 1×12-tabulon por fari sidplaton kaj krurojn:

mi segas la 1×3-tabulon Mi segas la 1×3-tabulon per saltsegilo.

Jen la kialo por la nomo “kvin-tabula benko”. La rezulto de la segado estis kvin pecoj – du kruroj, du flankoj, kaj unu sidplato:

La kvin pecoj La kvin pecoj.

La flankaj tabuloj havas oblikvajn finojn:

flankaj pecoj La flankaj pecoj.

Mi kunkrampis la krurojn por ŝpari laboron kaj tempon, kaj desegis triangulon de la malsuproj por aldoni stabilecon kaj belecon. Oni povus bori truon je la pinto de la triangulo por malhelpi fendiĝon. Eblas ankaŭ segi duoncirklon anstataŭ triangulon laŭprefere.

Mi desegas partojn de la kruroj.

Mi faris mortezojn en la kruropecoj por teni la mallarĝajn flanktabulojn:

Mortezoj en la kruropecoj.

En la sidplaton mi boris du 1″ (25 mm) truojn meze de la laborpeco kaj proksimume 5″ (120 mm) aparte. Per saltsegilo mi konektis la truojn. La rezulto estis larĝa mantruo, kiu tre utilas por porti la benkon unumane. La benko de mia avo fakte ne havis tian truon, sed mi taksas ĝin tiel utilega, ke indas la malsimileco. Sen la mantruo, oni povus fari ĉi tiun projekton per nur rektaj tranĉoj, do sen saltsegilo aŭ trusegilo. Ankaŭ la borilo estus nebezonata.

La komenco de la mantruo.

Post ŝlifado de la pecoj, mi muntis la benkon per najloj:

La benko komencas aspekti benk-eca.

Oni povus uzi ankaŭ gluon. Ĉar mi uzis nur najlojn, mi martelis ilin oblikve en la sidplaton por ke ili ne facile eltiriĝu:

Oblikvaj najloj en la sidplato.

Nun la benko bezonis nur farbon. La benko de mia avo estis mezblua, do mi uzis similan koloron por la mia. La farbo efektive estis postrestaĵo de kiam ni farbis la eksteron de mia domo.

Se vi ne celas fari elegantan meblon, tia benko tre taŭgas por simpla eksterdoma lignaĵumado. Pro la truo, eblas teni laborpecojn per F-formaj krampoj por segado. Kaj se vi renversas la benkon, la V-angulo povas teni arbobranĉojn aŭ tubojn por segado. La benko funkcias ne nur kiel sidejo, sed ankaŭ kiel stablo.

La benko funkcias ankaŭ kiel stablo.

Bild-glosaro

arabesko-segilo
Ankaŭ laŭprofila segilo. Utila por tranĉi kurbojn.
borilo
ortilo
Utila por streki ortajn rektojn.
raspilo
Ŝtala ilo kiu forskrapas per multaj tranĉaj elstaraĵoj.
saltsegilo
Elektra aparato utila por rapide fari diversajn tranĉojn, aparte kurbajn.
ŝlifpapero / sablopapero
trapeza segilo
trusegilo

[Fotoj de la glosaro danke al Lowes —Red.]