Presita el Usona Esperantisto № 2023:3 (maj–jun)

EUSA serĉas novan redaktoron

Lasta ĝisdatigo: 2023-06-15
[figure]

La nuna redaktoro de Usona Esperantisto esperas emeritiĝi antaŭ la fino de 2023, do Esperanto-USA serĉas novajn kandidatojn por la posteno. Nia redaktoro respondecas ne nur pri la bulteno – nia ĉefa informilo – sed ankaŭ pri la kanaloj en diversaj sociaj komunikiloj, kie ni popece disvastigas ĝiajn anoncojn kaj artikolojn rete.

La posteno de redaktoro estos pagata laboro, kaj pri salajro ni volonte negocos. Depende de interesoj de la kandidatoj, ni pretas dividi la laboron inter teamo, aŭ rajtigi al la redaktoro komisii iujn taskojn al helpantoj.

Kandidatoj estu spertaj parolantoj de Esperanto, prefere kun KER-diplomo je nivelo C1. Ili estu pretaj kunlabori kun kontribuintoj, ne nur por korekti kaj poluri iliajn kontribuojn, sed ankaŭ helpi progresigi la kontribuintojn mem. Finfine, oni estu preta resti fidela al la statuto de EUSA, kiu devigas neŭtralecon rilate ĉiajn aferojn religiajn, politikajn, aŭ alimaniere tendencajn, krom se ili rekte rilatas al Esperanto.

Por pli da informo, bonvolu sendi mesaĝon al bulteno ĉe esperanto-usa punkto org.