Usona Esperantisto № 2021:3 (maj-jun)

La Ŝipo de Ŝtato

Lasta ĝisdatigo: 2021-07-09

Dankon al Kinen Carvala pro lia detala provlegado de la jena artikolo el niaj enskanitaj arĥivoj. Ĝi unue eldoniĝis antaŭ pli ol jarcento en Amerika Esperantisto, № 6, kiu aperis en Januaro, 1914.

[figure]
Trixie Friganza inter sufragetoj en Novjorko, 1908.

Belege la fiera ŝipo flosis ĉe la doko, atendante ordonojn por marvojaĝi. La ŝipestro demandis: “Ĉu ĉio estas preta?” Oni respondis: “Jes, jes, Sinjoro!”

Sed subite multego da virinoj aperis sur la doko kaj ekkriis: “Pro la bonsano kaj la savo de la ŝipo, kaj pro justeco al ni, kunprenu nin surŝipen.”

La ŝipestro respondis: “Estas ne kutime havi virinojn sur tiu ĉi ŝipo. Ĝi manipuliĝas de nur viroj, ĉar virinoj ne estas kapablaj administri ŝipaferojn.”

“Sed,” respondis la virinoj, “antaŭe iam virinoj tion faris, kiel la reĝinoj Esther, Elizabeth kaj Victoria. Krome, ni ne deziras regi, sed nur kunlabori kun la viroj, disdonante al ĉiu persono laŭ sia propra kapableco. La Ŝipo de Ŝtato apartenas al ĉiu, kaj devas esti kondukata de ĉiuj el ĝiaj posedantoj; certe ĝi estas ne vira ŝipo, sed homa.”

La ŝipestro konsilis kun la ceteraj oficiroj kaj fine, post multe da diskuto, ili konsentis permesi la virinojn enŝipiĝi.

Ĝoje la virinoj alvenis, edzinoj, patrinoj, fratinoj kaj amantinoj, kaj la Ŝipo de Ŝtato ekmarvojaĝis pli fiera ol iam, ĉar ĝi nun portas homamason (ne sole viramason).

Kaj rigardu la frukton de la ŝanĝo! La virinoj ne penis fari aferojn ekster sia kapableco, sed komencis rektigi malbonaĵojn. Ili trovis, kion oni longatempe estis suspektanta, ke multaj malriĉaj virinoj jam estas sur la ŝipo servantaj kiel ĉiaj sklavinoj, morale kaj mone, tial ricevantaj tro malmulte da pago. Ankaŭ troviĝis granda maljusteco al la maristoj. Tiujn ĉi aferojn la virinoj rapide korektis, kaj feliĉo plene regis.

Post multaj plezuraj tagoj surŝipe, tamen, subita granda ekkrio estis aŭdata: “Malamika ŝipo alvenas. Jen! Jen! Kion ni devus fari pro la virinoj?”

La virinoj mem kviete respondis: “Trankviliĝu. Ni decidos tiun ĉi militon.” La viroj surprize ekrigardis dum la virinoj suprenlevis grandan blankan tukon kiel pacflagon kaj atendis la alproksimiĝantan ŝipon. Kiam la malamika ŝipo alvenis sufiĉe proksime por klare vidi, oni miregis je la ĉeesto de virinoj kaj infanoj.

“Kion signifas tio?” ili ekkriis. La virinoj signis ke la malamikoj venu surŝipen. Tiam konsilo fariĝis, kaj la edzino de la ŝipestro paroladis jene: “Viroj malamikaj, ĉu vi volas mortigi viajn kunvirojn? Mortigante ilin, vi ankaŭ donos al ni, virinoj kaj infanoj, staton pli malbonan ol morto. Ĉu vi ne scias ke ĉiuj homoj estas gefratoj kaj havas Unu Patron?”

La malamikoj multe hontis kaj konfesis sian kulpon. Tiam invititaj, ili ekzamenis la noblan Ŝipon de Ŝtato kaj trovis ĉion bonega. Kun granda plezuro ili akceptis proponitajn refreŝaĵojn, kaj foriris, dirante: “Ni ankaŭ tuj ricevos niajn virinojn sur nian ŝipon kaj proklamos tutmondan gefratecon.”