Presita el Usona Esperantisto № 2021:2 (mar-apr)

Dion fidu, sed sen seĝo ne sidu

Lasta ĝisdatigo: 2021-03-20

La rubriko Strange, sed vere prezentas mallongajn legaĵojn en facila Esperanto. Per vortoj de la Baza Radikaro Oficiala ni rakontas al vi strangajn novaĵojn el ĉirkaŭ la mondo. Se vorto ne estas trovebla en BRO, ni difinas ĝin. Vi povas trovi senpagan BRO-vortaron rete, aŭ mendi paperan libron de UEA.

[figure]

Policanoj en la japana urbo Funabaŝi arestis dudek-ses-aĝan viron pro priŝtelado de konstruataj domoj. La ŝtelisto estis elektema: ĉefe, li preferis necesejajn seĝojn. Laŭdire la afero komenciĝis unu matenon en Oktobro, kiam konstruistoj rimarkis malaperon de neceseja seĝo, kiun ili ĵus instalis la antaŭan tagon. La misteraj malaperoj daŭris dum kelkaj monatoj, kaj entute malaperis dek du necesejaj seĝoj.

En Januaro la viro vendis tutnovan seĝon al loka brokantisto. Oni suspektis lin, kaj li konfesis la ŝtelojn. En lokaj amaskomunikiloj li fariĝis fifama; oni nomis lin “Dio de necesejoj”.

(laŭ raporto en The Daily Mail, 2021-01-13)

arest/i
Kapti iun por malliberigi aŭ por submeti al juĝado.