Presita el Usona Esperantisto № 2021:2 (mar-apr)

Kun edzo promenu, sed rimenon prete tenu

Lasta ĝisdatigo: 2021-03-19

La rubriko Strange, sed vere prezentas mallongajn legaĵojn en facila Esperanto. Per vortoj de la Baza Radikaro Oficiala ni rakontas al vi strangajn novaĵojn el ĉirkaŭ la mondo. Se vorto ne estas trovebla en BRO, ni difinas ĝin. Vi povas trovi senpagan BRO-vortaron rete, aŭ mendi paperan libron de UEA.

[figure]

Pro la koronvirusa epidemio, la urbo Sherbrooke en Kebekio malpermesas al siaj loĝantoj iri eksteren post la 8-a horo posttagmeze. Estas tamen kelkaj esceptoj al la regulo, ekzemple por tiuj, kiuj promenigas hundojn.

La 9-an de Januaro policanoj vidis, ke geedza paro promenas ekstere post la limhoro. La paro asertis, ke ili efektive obeas la leĝon, ĉar la edzino kondukis sian edzon per hundrimeno. La policanoj ne konvinkiĝis, tamen, kaj donis al la paro monpunon de $1500. Tio okazis en la unua semajnfino de la novaj reguloj, kiam policanoj tra Kebekio donis monpunojn al pli ol 750 homoj.

(laŭ raporto de CTV News, 2020-01-12.)