Presita el Usona Esperantisto № 2021:2 (mar-apr)
Mikronoveloj
Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli.
Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!
-
Panjo diris …“Panjo diris, ke mi ja rajtas manĝi kroman kuketon!” triumfe deklaris Marinjo.
-
TempomastroEstis terura aŭto-kolizio. Ĝono certe ne supervivus tiun akcidenton. Tamen, iel li trovis sin piediranta apud la aŭtoŝoseo.