Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

En ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo

Lasta ĝisdatigo: 2021-01-27

La rubriko Strange, sed vere prezentas mallongajn legaĵojn en facila Esperanto. Per vortoj de la Baza Radikaro Oficiala ni rakontas al vi strangajn novaĵojn tra la mondo. Se vorto ne estas trovebla en BRO, ni difinas ĝin. Vi povas trovi senpagan BRO-vortaron rete, aŭ mendi paperan libron de UEA.

[figure]

La 16-an de Januaro en Pomona, Kalifornio, viro ŝtelis aŭton kaj multege klopodis por eviti kaptiĝon. Forkurante de policanoj, li eniris apartamentaron kaj trovis neŝlositan pordon. La loĝantoj de la apartamento ne estis ene, do la viro mem enloĝiĝis: li razis sian vizaĝon, alivestiĝis, kaj eĉ kuiris manĝaĵon por ŝajnigi sin la vera loĝanto. Bedaŭrinde li ankaŭ bruligis la manĝaĵon, kaj pro la fumo alvenis fajrobrigadistoj. Finfine la viro estis kaptita; oni akuzis lin pri posedo de ŝtelita aŭto kaj kontraŭleĝa eniro.

(Laŭ raporto en The Daily Bulletin, 2020-01-18.)

brigad/o
Organizita grupo de laboristoj aŭ soldatoj, kune laborantaj sub unu ĉefo.