Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Agrabla estas gasto, se ne longe li restas

Lasta ĝisdatigo: 2021-01-23

La rubriko Strange, sed vere prezentas mallongajn legaĵojn en facila Esperanto. Per vortoj de la Baza Radikaro Oficiala ni rakontas al vi strangajn novaĵojn tra la mondo. Se vorto ne estas trovebla en BRO, ni difinas ĝin. Vi povas trovi senpagan BRO-vortaron rete, aŭ mendi paperan libron de UEA.

[figure]

La 16-an de Januaro, laborantoj ĉe O’Hare International Airport en Ĉikago trovis suspektindan viron en privata parto de la flughaveno. Kiam ili petis de li identigilon, la viro montris oficialan karton, sed ĝi ne estis lia: ĝi apartenis al alia laboranto, kiu perdis ĝin en Oktobro, 2019. Policanoj poste arestis la viron pro senrajta eniro.

Aŭtoritatoj diras, ke la viro vojaĝis hejmen al Barato post kvinjara magistriĝo en Kalifornio. Li alvenis al O’Hare la 19-an de Oktobro el Losanĝeleso, sed pro timo de koronviruso, li ne volis plu daŭrigi la vojaĝon. Do dum tri monatoj li kaŝis sin en privata parto de la flughaveno, ricevante manĝaĵon de bonkoraj vojaĝantoj.

La temo de liaj magistriĝaj studoj estis gastigado.

(Laŭ raporto en Chicago Tribune, 2021-01-17.)

arest/i
Kapti por malliberigi aŭ por submeti al juĝado.
magistr/o
iu, kiu ricevis universitatan atestilon malpli altan ol tiu de doktoro.