Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)

Bojas hundido, ĉar tiel faras la hundo

Lasta ĝisdatigo: 2021-02-15

La rubriko Strange, sed vere prezentas mallongajn legaĵojn en facila Esperanto. Per vortoj de la Baza Radikaro Oficiala ni rakontas al vi strangajn novaĵojn tra la mondo. Se vorto ne estas trovebla en BRO, ni difinas ĝin. Vi povas trovi senpagan BRO-vortaron rete, aŭ mendi paperan libron de UEA.

[figure]

Russell Jones de Londono ĉagreniĝis: ial lia hundo Billy komencis piediri lame. Ŝajne la besto ne volis uzi unu el siaj kruroj, sed Russell ne povis diveni la kialon. Do li portis la hundon al bestkuracisto, sed eĉ post multe da ekzamenado (kiu kostis al li £300), la kuracisto ne sukcesis trovi vundon.

S-ro Jones, tamen, havis rompitan maleolon. Li efektive portis pezan gipsobandaĝon, kiu malhelpis lian propran piediradon. La bestkuracisto konjektis, ke Billy simple volis imiti sian homan amikon.

Tiun konjekton Russell poste konfirmis: kiam li venontfoje promenigis la hundon, Russell sidis sur skotero anstataŭ piediri. Kaj tiam, mirinde, Billy piediris tute senprobleme.

(Laŭ raporto de UPI, 2020-01-19.)

gips/o
Pulvoro (CaSO4), kiu kun akvo firmiĝas. Oni uzas ĝin por bandaĝi rompitajn ostojn kaj por fari statuetojn.
skoter/o
Du-rada veturilo movata per motoro, simila al malgranda motorciklo.