Presita el Usona Esperantisto № 2021:1 (jan-feb)
Mikronoveloj
Mikronoveloj estas ege koncizaj rakontoj, ofte malpli ol 300 vortojn longaj. Por nia mikronovelo-rubriko ni aldonas kroman defion: rakontoj devas esti precize 100 vortojn longaj – nek pli, nek malpli.
Ĉu vi emas verki tiel? Sendu viajn centvortaĵojn al la redakcio (trovu la adreson en la kolofono), kaj eble ili aperos en venonta numero!
-
“Ho, mia kor’!”Mi amis ŝin. Tio estas certa. Tio devas esti certa, aŭ mi freneziĝos.
-
La tombisto“Se oni devas fosi tombon”, pensis la tombisto, “jen sufiĉe bela loko, mi supozas”.
-
VirusoLa prezidento kunsidis kun la plej altrangaj kuracistoj. Estis urĝe decidende kiel pritrakti viruson, kiu disvastiĝis en urbeto meze de la lando.