Presita el Usona Esperantisto № 2020:6 (nov-dec)

Koniĝas majstro laŭ sia verko

Lasta ĝisdatigo: 2020-12-30

La rubriko Strange, sed vere prezentas mallongajn legaĵojn en facila Esperanto. Per vortoj de la Baza Radikaro Oficiala ni rakontas al vi strangajn novaĵojn el ĉirkaŭ la mondo. Se vorto ne estas trovebla en BRO, ni difinas ĝin. Vi povas trovi senpagan BRO-vortaron rete, aŭ mendi paperan libron de UEA.

[figure]

La branĉo de Vikipedio en la skota lingvo estas la plej granda kaj libera fonto de skotlingvaj tekstoj en Interreto. Lastatempe evidentiĝis, ke preskaŭ duono de la artikoloj en la skotlingva Vikipedio estis verkita aŭ redaktita de 19-jara viro en Norda Karolino … kiu ne scipovas la skotan lingvon. Kiam oni rimarkis tion, la viro pardonpetis. Cetere, li diris ke li komencis sian laboron en la skotlingva Vikipedio kiam li havis nur 12 jarojn. [de The Guardian, 2020-08-26]