Presita el Usona Esperantisto № 2020:6 (nov-dec)

Dek fojojn mezuru, unu fojon detranĉu

Lasta ĝisdatigo: 2020-12-30

La rubriko Strange, sed vere prezentas mallongajn legaĵojn en facila Esperanto. Per vortoj de la Baza Radikaro Oficiala ni rakontas al vi strangajn novaĵojn el ĉirkaŭ la mondo. Se vorto ne estas trovebla en BRO, ni difinas ĝin. Vi povas trovi senpagan BRO-vortaron rete, aŭ mendi paperan libron de UEA.

[figure]

La vilaĝeto Villas Las Estrellas havas preskaŭ 100 homojn. Ĝi situas ĉe la antarkta insulo King George, kaj havas lernejon, bankon, kaj eĉ butikon por memoraĵoj. Se vi volas translokiĝi tien, antaŭ ol vi alvenos, vi devos esti operaciita por detranĉi kaj forigi vian apendicon. La kialo estas historia: la vilaĝo havas etan hospitalon, sed ne ĉiam kirurgon. La plej proksima hospitalo situas mil kilometrojn for kaj ĝi estas malfacile atingebla.

En 1961, rusa esploristo kaj kirurgo Leonid Rogozov estis ĉe la antarkta stacio Novolazarevskaya, kie li suferis apendiciton. Ĉar li estis la sola kuracisto tie, li devis operacii sin mem … kaj dume li devis resti plene konscia.

Antarkt/o
La plej suda kontinento.
apendic/o
Malgranda parto de la dika intesto, kiu foje ŝvelas kaj povas kaŭzi morton se kuracisto ne detranĉas ĝin; ~ito: ŝvela malsano de la apendico.