Usona Esperantisto № 2020:6 (nov-dec)

Dek anglalingvaj bovinoj, kvaroble

Lasta ĝisdatigo: 2021-01-06

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. En paraj numeroj aperas tekstoj en Esperanto por enangligi; en neparaj, tekstoj en la angla por elangligi. Leginte viajn respondojn ni resumos la diversajn solvojn, kaj donos reagojn, komentojn, kaj proponojn.

(Bonvolu noti: la pasinta numero pretersaltis ĉi tiun rubrikon, do rezultoj de la defio el Little Brother aperos venontnumere.)

[figure]
Ni bovinoj ŝatas muĝi …

En № 2020:4 aperis tradukdefio el la furora infankanto Dek bovinoj de Pablo Busto kaj Liven Dek:

Ni bovinoj ŝatas muĝi
Kaj manĝadi freŝan herbon.
Ni tre ŝatas la kamparon
Kaj ripozi longan tempon.

Ni bovinoj estas grandaj
Kaj produktas multan lakton.
Nia kapo havas kornojn
Kaj la buŝo grandan langon.

La aranĝo estas feliĉe simpla: du strofoj, kvar versoj en ĉiu strofo, kaj kvar trokeoj en ĉiu verso (/x /x /x /x). La trokeoj donas ritmon regulan kaj facile kanteblan:

 /  x     /  x     /  x      /  x
NI bov- | IN-oj | ŜAT-as |  MU-ĝi

 /   x      /  x     /  x     /   x
KAJ man- | ĜA-di | FREŜ-an | HER-bon …

En la pasinta numero mi erare asertis, ke la versoj ne rimiĝas. Feliĉe, poeto Jorge Camacho afable respondis por klarigi, ke efektive la finaj vortoj en la paraj versoj utiligas specon de vokalrimo; ili uzas la samajn vokalojn: herbon / tempon (e-o) kaj lakton / langon (a-o).

Jorge skribis:

Tiu diferenco en la priskribo de la versoj (ĉu ili havas aŭ ne havas rimojn) ŝuldiĝas al kultura vidpunkto. Hispanoj tuj perceptas vokalrimojn, sed homoj el aliaj kulturoj eĉ ne aŭdas ilin.

Prave, almenaŭ por miaj usondevenaj oreloj; ili apenaŭ perceptas tiajn rimojn sen antaŭaverto. Ĉu same por la viaj?

La atentigo de Jorge efektive levas alian tradukdilemon por ni: ĉu ni nepre konservu trajton de la fontoteksto, kiun multaj legantoj eĉ ne rimarkas? Aŭ pli ĝenerale: ĉu intenco de la aŭtoro estas pli grava ol impreso ĉe la leganto?

Feliĉe, tiaj konsideroj ne estas kernaj en tradukado de infankanto! Ĉefe necesas redoni ion amuzan, kaj kanteblan laŭ la sama melodio. Aliaj konsideroj ne tiom gravas; eĉ la signifoj de la versoj povas ŝanĝiĝi.

Elkoran dankon kaj gratulon al niaj kvar tradukintoj: CM, JB, AJ, kaj BS; ĉiuj trovis bravajn solvojn. Interese, kelkaj utiligas rimojn (aŭ preskaŭrimojn) en la paraj versoj. Ekzemple, jen la bela solvo de CM. Ĝi ne nur rimiĝas, sed ankaŭ redonas la signifon de la originalo pli-malpli fidele:

We the cows really do like to moo
And munch a bunch of sweet green grass.
We so love the bovine paddock
And relaxing while time does pass.

We the cows are enormous beasts
And a huge milk source for the young.
With heads adorned with pointy horns
And mouths hiding a great big tongue.

La ritmo tamen ŝajnas iomete neregula; provante kanti ĝin, mi kelkloke stumblas. Sed estus relative facile glatigi la versojn al regulaj trokeoj sen grandaj ŝanĝoj, ekz: “WE the | COWS do | LIKE our | MOO-ing / MUNCH-ing | BUNCH-es | OF sweet | GREEN grass …” aŭ simile.

Kontraste, la solvo de JB ne utiligas rimojn, kaj iom ŝanĝas la signifojn de la versoj. Sed ĝi lerte prezentas la same festan etoson de la originalo, kaj ritmon preskaŭ tute fidelan al ĝi:

We are cows who like to sing songs,
about eating hay and apples!
We are cows who like to take naps,
when the field is warm and sunny!

Our horns are not very scary,
and our tongues are not too messy;
but our milk is very yummy,
and we all are very friendly!

La solvo de AJ ne nur fidele redonas signifon kaj ritmon, sed ĝi prezentas interesan solvon al la ritmo-problemo. La fina vorto en ĉiu verso estas unusilaba, kun vokalo duobligita en kantado por fari trokeon:

We are cows who like to moo-oo
and to munch on nice fresh gra-ass
we do like our lovely fi-elds
and to take a lot of na-aps

we are cows who are so bi-ig
and we make a lot of mi-ilk
on our heads we have got ho-orns
and our mouths have got big to-ongues

Finfine, tre amuza kaj kaprica propono alvenis de BS, kiu nomis ĝin “ŝerca”. Al mi ĝi vekas memorojn de Schoolhouse Rock kaj eble Tom Lehrer:

it’s Bos taurus in Linnaean
family Ruminantia
we’re the mammest of Mammalians
(granda familio vila)

order Artiodactyla
(that’s just “cloven hooves” in Latin)
join us in the field, but maybe
don’t look down at what you’ve sat in


La nova tradukdefio

Denove temas pri teksto en Esperanto; ĉu vi povas redoni ĝin en taŭga anglalingva vesto? Memoru, vi ne devos traduki la tuton se vi ne volas aŭ ne povas; ni ĝoje akceptos ankaŭ fragmentojn. Do ne hezitu provi!

La teksto venas el la mallonga romano Neologisme (Helsinki: Fondumo Esperanto, 1975) de Lorjak, alinome Jacques-Louis Mahé. Ĝi bone montras lian amuzan, spritan – kaj foje adoleske malpudoran – humoron:

La prezidanto insistis:

– Komprenu, S-ro Polimiop. Tia situacio estas netolerebla. Ekde la komenco, tiu fraŭlino elmontris esceptecan talenton de profesia fuŝeco; ŝi superece ignoras la hortabelon de siaj deĵoroj, venas laŭplaĉe aŭ eliras senkonsidere de la horloĝo, senfine ŝercas kun siaj kolegoj, mokas la klientojn, klaĉas, babilas, vagas senmotive tra la koridoroj, okupas la tempon per multegaj agadoj, krom laboraj. Mi preskaŭ devus diri: feliĉe; ĉar kiam ŝi tuŝas ion, ŝi ŝajnas kore taski akumulon da katastrofoj, miksi la dosierojn, difekti la tajpomaŝinojn, perdi dokumentojn, makuli gravajn paperojn, ktp …

Mi aldonu, ke la sinteno de tiu fraŭlino tute ne decas en serioza oficejo: ŝi fumas pli ol malnova lokomotivo, al si farbas la vizaĝon kvazaŭ publikulino, sidas sur la tabloj, kie ŝi senhonte paradas per siaj femuroj el sensacia minijupo, rakontas anekdotojn, kiuj purpurigus la vizaĝon de buĉosoldato … Tia skandalo devas ĉesi. Kaj tuj! Ni jam decidis tion. Kial ĝi ankoraŭ persistas?

S-ro Polimiop streĉis siajn fortojn:

– Nu, S-ro Prezidanto, bedaŭrinde la afero ne estas tre simpla … Mi nenion scias el rekta fonto. Sed promenas onidiraĵoj, kiuj malfaciligas tro rapidan decidon. Oni diras, ke ŝi konstante konservas kun si portreton de alta estro de nia propra firmao. Mi ne povis scii, kiun. Ĉiam laŭ babiltruoj, tiun portreton ŝi havus tatuita.

– Burleska ideo! Tatuita! Tatuita kie?

La direktoro pli ol iam aspektis plena je konfuzego:

– Pardonu, S-ro Prezidanto. Sed mi devas diri ĉion. Mi estas tre ĝenata. Tatuita … jes … oni diras … sur ŝia postaĵo.

La redakcio (trovu la adreson en la kolofono) akceptos vian tradukon ĝis la 25-a de Marto. Bonvolu sendi nur unu tradukon, ne plurajn diversajn provojn. Sukceson!