Presita el Usona Esperantisto № 2020:4 (jul-aug)

Laboro frustra, sed (espereble) agrabla

Lasta ĝisdatigo: 2020-09-16

La rubriko traduku! prezentas al vi diversajn tradukdefiojn. En paraj numeroj aperas tekstoj en Esperanto por enangligi; en neparaj, tekstoj en la angla por elangligi. Leginte viajn respondojn, ni faros resumon de la diversaj provoj, kune kun reagoj, komentoj, kaj proponoj.

[figure]
Ombro sur interna pejzaĝo estas klasikaĵo de la Esperanto-literaturo.

Kelkaj el la lastatempaj tradukdefioj estis ege malfacilaj; unu partopreninto eĉ nomis ilin “sadismaj”. La turmento ne estis sencela, tamen: per strebado en tradukado, oni riĉigas sian lingvan scipovon!

Malfacila tradukado povas riĉigi ankaŭ Esperanton mem. Kiel Zamenhof diris en unu el siaj Lingvaj respondoj (n-ro 25):

… estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradukojn, sed kontraŭe, ke ni ilin serĉu kaj venku, ĉar nur tiamaniere nia lingvo plene ellaboriĝos.

Do ne kulpigu vian kompatindan redaktoron pri la sadismaj defioj – kulpigu Zamenhofon!

Efektive, mi ne volas fortimigi legantojn. Kaj aperiginte la defion en n-ro 2020:2, mi komencis vere maltrankviliĝi: Ombro sur interna pejzaĝo estas aparte defia verko por enangligo. Ĝia teksto prezentas al ni paradokson: unuavide, ĝi aspektas relative simpla, kun mallongaj frazoj kaj lingvaĵo plejparte ĉiutaga. Sed tiuj simplaj frazoj ofte aludas al aferoj malsimplaj, kaj iliaj signifoj povas resti nebulaj sen plena kompreno de la kunteksto.

Unu el niaj partoprenantoj (BS) resumis la paradokson tre bele: “Kiel oni povas verki tiel klare, sed tiel netradukeble? Kaj kiel tradukado povas esti tiel frustra, sed tiel agrabla?”

Feliĉe, mia timo finfine pruviĝis senbaza; en la redakcia poŝtkesto aperis mirinde bunta rikolto de bone elpensitaj tradukoj – naŭ entute! Ĉu tio signifas, ke estontece mi proponu eĉ pli defiajn tekstojn? (Muhuhahaha…)

Elkoran dankon kaj gratulon al niaj bravaj tradukintoj: BA, BS, CL, JN, JP, MA, RB, RH, kaj SB. (Fu!) Mi ege ĝuis kompari iliajn laborojn, kaj vidi kiel sprite – kaj diversmaniere – ili atakis la defiojn. Ne eblas dividi ĉion en unu artikolo, do en la reta versio de la artikolo mi faris apartan tabelon kun la proponoj aranĝitaj paralele.

Jen kelkaj el la plej interesaj esprimoj kaj parolturnoj:

Jen la tuta saĝaĵo. — Tradukdefioj preskaŭ neniam havas nur unu “ĝustan” solvon, kaj kiel tiu ĉi frazo bone ilustras, solvoj povas esti tiom diversaj, kiom la tradukantoj mem. De niaj naŭ partoprenantoj venis ok malsamaj proponoj:

  1. Here is my wisdom on the matter.
  2. Here’s the whole tale.
  3. That was the whole thing.
  4. That’s the long and the short of it.
  5. And that was the size of it.
  6. There’s the whole truth.
  7. That pretty well sums it up.
  8. That’s what it boiled down to.

Cetere, la frazo estas bona ekzemplo ankaŭ de la foja ambigueco en la fontoteksto: al kio, precize, indikas jen? Ĉu al nova penso en aperonta frazo (kiel en proponoj 1–2), aŭ al penso esprimita en jam aperinta frazo (3–8)? Ambaŭ interpretoj estas pravigeblaj, sed laŭ mi, la dua ŝajnas pli probabla. Kaj mi aldonas naŭan proponon: That’s all there was to it.

Iun matenon vekiĝis fremdulo sur mia kuseno. — Preskaŭ ĉiuj redonis fremdulo per stranger, kiu ja estas la ĉefa senco ĉi-kuntekste: la edzo de la rakontisto emocie drivis for, fariĝinte por ŝi nekonato.

Aparte pensiga estas la propono de RH: foreigner. La temo ne aperis en la teksto de la defio mem, sed grava afero tra la romano estas la du-nacieco de la geedza paro: ili parolas komunan hejman lingvon (Esperanto), sed ili venas el malsamaj landoj, lingvoj, kaj kulturoj. Do la “fremdeco” de la edzo povas esti dusignifa. Štimec povintus uzi pli precizan vorton, ekzemple nekonato (pli proksiman al stranger) aŭ alilandano (pli proksiman al foreigner), sed finfine ŝi elektis fremdulo – vorton kiu enhavas ambaŭ sencojn.

Lia kiso enpenetris nur tra la plej maldika tavolo de mia haŭto. — Kelkaj redonis la frazon en fidele laŭvorta formo. Ekzemple JN proponis: His kiss only went as deep as the thinnest layer of my skin. Aliaj elektis similajn esprimojn pli nature anglecajn, ekz. BS: His kiss barely brushed my skin. Kaj kelkaj revortumis por klarigi la sencon, ekz. JP: His kiss was nothing more than a habit. Ne estas klare (almenaŭ al mi) kiu aliro estas preferinda.

Li ekmalĉeestis. – Jen la plej diableca el la defioj, ĉar ĝi prezentas vortludon esence netradukeblan. Gravas ne nur la signifo, sed ankaŭ la sono, ĉar en posta alineo iu ŝercas pri la longa, stakata sinsekvo de silaboj: Li ekmalĉeestas, Ekmalĉeestas! Vidu kiel bela vorto! Kvazaŭ azteka!

Kompreneble, laŭsignifa enangligo de ekmalĉeestas tute ne sonas “azteka”. Do kion fari? Unu aliro estas inventi novan ludon, kiu donos espereble similan impreson. Ekzemple, JN ludis pri la franceca sono de latinida vorto: He’s starting to evanesce! Oh, what a nice word! Almost French! Kontraste, BS turnis sin al ritmo: He’s begun to be gone! Begun to be gone! What a lovely rhythm, like a train leaving the station! Aliaj elpensis simile kreemajn proponojn.

La plej sekura solvo, kompreneble, estas konservi la lingvaĵon de la fontoteksto – se entute eblas tion fari. BA konservis ĝin per eta aldono: I tried to amuse myself, thinking how I would describe the situation in Esperanto. He started to not be present. “Malĉeestis.” I mouthed the Esperanto word.

Kutime tia solvo ne eblas, aparte se tradukanto celas kaŝi la fremdecon de la verko. Sed en tiu ĉi rakonto, feliĉe, Esperanto ludas gravan rolon. Do konservi la vortludon en ĝia originala formo estas en ordo, eble.

Tio estis kvazaŭ karesprovo. — La rakontisto reagas al la vortludo. Inter la proponoj: an attempt to lighten my spirit; like a pat on the head; almost like a caress; almost a stab at affection; trying to give me a hug; trying to comfort me.

Ĉu tio estas signo de disfalo? — Denove ni alfrontas vorton (disfalo) kun multaj eblaj tradukoj en la angla. Kaj denove, la solvoj estis tre diversaj: falling/growing apart; breaking down; slipping away; impending ruin; the end; impending breakup; kaj dissolution.

Kial mi estis pli eltenema ol li? — La sencogamo de eltenema estas iom vasta, kaj kelkaj provis konservi tiun vastecon: more resilient; able to tolerate things better; able to withstand more. Aliaj proponis pli precizajn esprimojn laŭ la kunteksto de streĉa amrilato: more inclined to hold on; want to hold on longer; more willing to stick it out.

Kaj jen provo kunfandi la diversajn proponojn en unu sintezan tradukon:

He’d grown tired of our life together. I hadn’t. That’s all there was to it.

One morning a foreigner awoke in my bed. His kiss barely brushed my skin. He’d begun to be absent. That’s how he started to disappear, at first. Later he would leave in person, too.

I liked coming home. Yet as I slid the key into the lock, I knew I’d find the house empty. Recently he’d taken to wandering off somewhere. And even when he was home, he wasn’t. Then the voice, in an attempt to lighten the mood, offered a diagnosis: “He’s begun to be absent! Begun to be absent!” Ek-mal-che-est-is was the Esperanto word it used. “How pretty!” it said. “Almost like Aztec!”

I had to smile at my little voice’s attempt. It was almost trying to comfort me. But its humor didn’t last long. The sadness managed to seep back in.

Did he feel that it was all over with? Did it bother him that I knew him too well? I was more familiar with his repertoire of stories than he was, and sometimes I could even fill in the gaps when he was telling them. Was that a sign of collapse?

Once we were talking about our first loves. I had to correct him: “Wait, you skipped over the Japanese girl.”

“What Japanese girl?”

“The one when you were in the army!”

“You know, you’re right. Soon I’ll need to ask you the name of my great-grandmother’s dog.”

We laughed. At the time, it seemed funny. Only later did it hurt.

Why was I more willing to stick it out than he was? Was it because I’d spent years alone before meeting him? Had I accumulated an inexhaustible patience for living with another person?


La nova tradukdefio

Por fari la rubrikon espereble malpli sadisma – almenaŭ momente – jen defio iom alispeca. Eble ĝi estas pli simpla ol kutime … aŭ eble ne.

Verŝajne la furora infankanto Dek bovinoj bezonas neniun enkondukon. Ĝian tekston verkis Pablo Busto kaj Liven Dek en 2016. Mi ne petas vin enangligi la verson, nur la refrenon:

Ni bovinoj ŝatas muĝi
Kaj manĝadi freŝan herbon.
Ni tre ŝatas la kamparon
Kaj ripozi longan tempon.

Ni bovinoj estas grandaj
Kaj produktas multan lakton.
Nia kapo havas kornojn
Kaj la buŝo grandan langon.

Feliĉe la linioj ne rimiĝas, iom simpligante vian taskon. Sed la traduko devas resti kantebla laŭ la originala melodio, do necesas konservi la ritmon.

Ĉu vi povas redoni la refrenon en taŭga anglalingva formo?

La redakcio (trovu la adreson en la kolofono) akceptos vian tradukon ĝis la 15-a de Decembro. Bonvolu sendi nur unu tradukon, ne plurajn diversajn provojn. Sukceson!