Presita el Usona Esperantisto № 2020:6 (nov-dec)

“Lando” kie Esperanto estas oficiala

Lasta ĝisdatigo: 2020-12-31

Alvenis la jena atentigo de Ellen Eddy, kiu instruas Esperanton per poŝta kurso:

[figure]
La oficiala emblemo de Molossia.

Mi ricevis interesan informon de unu el miaj novaj perpoŝtaj studantoj. Li menciis la sendependan landon Molossia en Nevado, kie la dua oficiala lingvo estas Esperanto. Kaj ĝia retpaĝo enhavas la dek lecionojn.

Kial mi neniam aŭdis pri tiu lando dum miaj multaj jaroj en Esperantujo? Mi scias ke la tuta afero estas iom ridinda, SED eble iom interesa dum ĉi tiuj nekutimaj tagoj.

Por la ermitoj, kiuj ankoraŭ ne scias: Molossia estas diktatura “respubliko” en la nevada dezerto, kiu militas kontraŭ Orienta Germanujo kaj uzas kuketo-paston kiel valuton. Por ekscii pli, krom la oficiala retejo ekzistas ankaŭ artikolo pri ĝi en la anglalingva Vikipedio. —Red.