Presita el Usona Esperantisto № 2020:5 (sep-oct)

Se stomako doloras, serpento laboras

Lasta ĝisdatigo: 2020-11-20

Strange, sed vere prezentas mallongajn legaĵojn en facila Esperanto. Per vortoj de la Baza Radikaro Oficiala ni rakontas al vi strangajn novaĵojn el ĉirkaŭ la mondo. Se vorto ne estas trovebla en BRO, ni difinas ĝin. Vi povas trovi senpagan BRO-vortaron rete, aŭ mendi paperan libron de UEA.

[figure]

Kuracistoj ĉe hospitalo en Dagestan, Rusujo estis ege surprizitaj kiam ili ekzamenis virinon pro doloro en ŝia stomako, kaj trovis en ĝi serpenton pli ol unu metron longa. En videaĵo de la operacio, kuracisto diris: “Do ni vidu, kio estas tio …” dum li metis tubon en la stomakon de la senkonsciigita virino por malrapide eltiri la enhavon. Momenton poste li saltis kaj kriis. Supozeble la serpento rampis en la buŝon de la virino dum ŝi dormis. [de Yahoo News, 2020-09-01]