Presita el Usona Esperantisto № 2020:4 (jul-aug)

Pri tradukado

Lasta ĝisdatigo: 2020-08-16

Timoteo estas unu el la Direktoroj de E-USA. Oni povas kontakti lin ĉe gartherio ĉe gmail punkto com.

[figure]

Ĉu vi malfeliĉas, ke iu verko ankoraŭ ne estas en Esperanto? Ĉu vi volas kleriĝi rapide pri la lingvo? Traduki, amiko, estas via laboro nun.

La procedo:

Unue, la tradukanto devas kontroli, ĉu la traduko estus eldonebla. Oni tute rajtas traduki ion ajn se la celo estas havi la tradukon je nur la propra librobreto. Se eldonado estas la celo, unue kontrolu, ĉu vi rajtas fari tion.

Due, estu certa, ke la tradukota verko interesas al vi sufiĉe, ke vi volas pasi multe da tempo kun ĝi. Vi relegos ĝin multfoje. Vi pensos profunde pri preskaŭ ĉiu frazo en ĝi. Ne estu surprizata se vi sonĝos pri ĝi.

Trie, tralegu la verkon, en la originala lingvo dufoje, se vi povas. Lernu la stilon de la verkisto.

Kvare, faru vortaron. Vi en la estonteco dankos vin mem. Se dum via legado de la originalo vi rimarkis vorton aŭ frazon ofte uzitan, aŭ nekutime uzitan, skribu ĝin kaj trovu la tradukon. Multaj fakaj verkistoj en naturaj lingvoj emas distingi sian verkon parte uzante vortojn unike. Eviti tion estas nepre en universala lingvo. Ĉiam kontrolu, ĉu traduko jam ekzistas por io.

Kvine, komencu la tradukadon. La procezo ĉiam postulos pli da tempo ol vi kredis, ke ĝi postulos. Grandajn partojn vi devos refari. Fojfoje vi revenos al la laboro kaj ne komprenos tion, kion vi skribis. Tamen, kiam vi metas la finan signon je la fina frazo, ripozu feliĉe ĉe la pinto de tiu monto.

Kaj sese, post ferio kaj festo, komencu grimpi la sekvan monton: redaktadon. Laŭ mia opinio, nenio eldoninda ne sangis (per ruĝa inko) antaŭ ol pretiĝi. Relegu vian tradukon. Vi fojfoje dubos la kapablon kaj saĝecon de vi en la estinteco, sed tiu homo kreskis ĝis esti vi nun - pli klera kaj saĝa. Kiam vi tralegis vian malneton kaj ĝustigis ĝin, trovu alian homon paciencan, kiu ankaŭ interesiĝas pri tio, kion vi tradukis. Formetu vian fierecon kaj aŭskultu.

Kiam vi kaj la redaktisto(j) konsentas pri ĝustigoj, serĉu manieron disvastigi la novan tradukon! Mi ne spertas multe pri tio, sed se vi legas ĉi tion, vi estas membro de organizo, kiu enhavas multajn homojn, kiuj ja spertas pri tio.

Se vi ne volas zorgi pri kopirajto, la publika havaĵo estas bona fonto. Laŭ usona leĝo, ĉio verkita antaŭ ol la jaro 1925 estas libera.

Laŭ mia propra opinio, Esperantujo ja bezonas tradukojn de la sekvaj verkoj. Ĉu vi volas vian nomon post la vortoj “tradukita de” je la titolpaĝo de unu el ili?

  • Drakulo de Bram Stoker (parta traduko ekzistas je Vikilibroj).
  • La verkoj de Jane Austen (parta traduko de Fiereco kaj antaŭjuĝemo de Don Harlow jam ekzistas).
  • La verkaro de usonaj pensistoj - ekzemple Frederick Douglass, Henry David Thoreau, Susan B. Anthony, kaj ja tiel plu.

Vi eble demandas: “Tiĉjo, kion estas tradukanta vi?” Nu, mi ankoraŭ estas redaktanta la regulojn de ludosistemo, kiun mi ektradukis antaŭ preskaŭ tri jaroj. Vi havas la oportunon esti pli kompetenta ol mi je via tradukado.

Laboren!