Presita el Usona Esperantisto № 2020:4 (jul-aug)

Volontulu helpi pri regionoj

Lasta ĝisdatigo: 2020-08-16

Fred estas unu el la Direktoroj de E-USA. Oni povas kontakti lin ĉe f3meyer at gmail dot com.

[figure]

La Regionaj Kunordigantoj/Helpantoj de Esperanto-USA kunvenis per Zoom en Junio kaj planas denove kunveni en malfrua Aŭgusto. Dum la pasintaj kelkaj monatoj, kaj la limoj de la regionoj ŝanĝiĝis kaj kunordigantoj de kelkaj regionoj ŝanĝiĝis. La nova listo de regionoj kaj kunordigantoj estas:

Regiono Nomo
Grandaj Lagoj Bill Harris
Mez-Atlantiko Bill Harris
Meza Peggy Dolter
Meza nordo Joan Philips
Nordoriento Jaclyn (Janjo) Pacejo
Nordokcidento Wally du Temple
Okcidento kaj Pacifika Maro John Dumas
Sudo Fred Meyer III
Sudoriento kaj Kariba Maro Brandon Sowers
Sudokcidento Nicole Wing

La plej aktualan liston, kun kontaktadresoj, oni povas ĉiam trovi en nia retejo, ĉe Pri ni > Kontakti nin.

Vi povas vidi ke Bill Harris, la Direktoro de la Centra Oficejo, estas dumtempa kunordiganto de du regionoj. Ni ankoraŭ bezonas regionajn kunordigantojn por la regionoj Grandaj Lagoj kaj Mez-Atlantiko. Bonvolu volontuli, se vi loĝas en unu el tiuj regionoj. Mi volas danki la antaŭajn kunordigantojn Murray Merner, Chris Nelson, James Bridge, kaj David Koch pro ilia antaŭa helpo.