Presita el Usona Esperantisto № 2020:2 (mar-apr)

Frenezaj monatoj

Lasta ĝisdatigo: 2020-04-13

Charlotte estas Sekretario de E-USA. Oni povas kontakti ŝin ĉe liquidfireangel ĉe gmail punkto com.

[figure]

Kiel frenezaj monatoj por ni ĉiuj! Vi certe jam legis, ke la Universala Kongreso en Montrealo ne okazos ĉi-somere. Pro tio, ni nun diskutas eblon starigi ian retan kongreson nome de Esperanto-USA. Se vi volus prezenti ian prelegon aŭ gvidi sesion ĉe reta kongreso, bonvolu sendi mesaĝon al la estraro pri via ideo.

Plue, ni jam prizorgas retajn eblojn por la balotado de Esperanto-USA por la nuna jaro. Atendu pli da informoj pri ankaŭ ĉi tio.

Dumtempe, mi ankaŭ alkutimiĝas al la novaj metodoj por instruistoj. Mi nun instruas miajn kursojn rete, per Google Meets kaj Google Classroom kaj multe da retpoŝtoj. Bonŝance, mi jam kutime uzis tiajn rimedojn. Parenteze, dankon por resti hejme, ĉar triono el miaj lernantoj havas tre altan riskon pri la nuna pandemio. La fermado de ĉio estas por helpi al miaj karaj lernantoj kaj homoj kiel ili. Mi tre zorgas pri ilia sano – kaj mensa kaj korpa – kaj pri via ankaŭ. Restu sanaj kaj sekuraj kaj hejme.