Presita el Usona Esperantisto № 2019:5 (sep-oct)

Finiĝis la ripozpaŭzo

Lasta ĝisdatigo: 2019-10-24

Charlotte estas Sekretario de E-USA. Oni povas kontakti ŝin ĉe liquidfireangel ĉe gmail punkto com.

[figure]

Post tre aktiva somero, mi paŭzis iom por ripozi, sed la laboro iradas antaŭen. USEJ planas novan eventon por klerigi aktivajn junulojn en Usono kaj Kanado. La nova evento – Vintra Esperantista Klerigado (VEK) – okazos en Ĉikago dum Januaro. Oni povas legi pli da informo en la anonco de Lance, USEJ-estrarano.

Mi esperas baldaŭ rekomenci kreadon de miaj jutubaj filmetoj, kaj mi ĉiam pripensas miajn aliajn laborojn.