Presita el Usona Esperantisto № 2019:4 (jul-aug)

Revene de IJK!

Lasta ĝisdatigo: 2019-08-13

En ĉiu numero de UE ni petas al la estraranoj raporti lastatempajn farojn. Ĉu vi havas demandojn, proponojn aŭ eĉ plendojn por la estraro? Sendu ilin al ni en aŭ Esperanto aŭ la angla, laŭ via prefero. La redakciaj adresoj troviĝas en la kolofono.

[figure]

Antaŭ kelkaj semajnoj, mi partoprenis en mia unua IJK. Mi povis partopreni pro grandega helpo de la konkurso Partoprenu IJK-n. Per tio, TEJO pagis miajn kongresajn kostojn kaj eĉ helpis pri la flugokostoj, kaj sen tiom granda helpo, mi ne povus partopreni ĝin.

Kiel parto de tio, mi konsentis gvidi kelkajn paroligajn rondojn por progresantoj. Krome, mi fariĝis la anstataŭanto por la Usona Komitatano A ĉe la TEJO-komitatkunsido. Krome, kiel parto de stipendio, kiun mi ricevis de la Fonduso de EUSA por Edukadaj Filmoj, mi ankaŭ antaŭe konsentis registri iom da filmetoj dum la kongreso, por montri al junuloj en Usono, kia estas IJK.

Do, eĉ monatoj antaŭ la kongreso mem, mi jam havis multe da laboro, kiun mi devis fari tie. Feliĉe, mi jam havis karajn esperantistojn, kiuj helpos min pri la vojaĝo kaj aliaj aferoj.

Mi komencos mian rakonton ĉe la kongresejo mem, ĉar mi ne partoprenis la karavanon de esperantistoj, kiuj iris kune al IJK.

Mi alvenis al la kongresejo post tre longa vojaĝo kaj jam suferis iom da horzonozo. Tuj kiam ni alvenis al la akceptejo, ni ricevis bonkoregan bonvenon de esperantistoj el diversaj landoj. Mi estis hejme, en fremda lando, ĉar mi estis en Esperantujo. Oni donis al ni mapojn, nomŝildojn, sakojn, kaj braceletojn. La braceletoj montris, kiajn manĝojn ni petis – ĉu viandajn, vegetaranajn, aŭ veganajn. Oni ankaŭ jam donis al ni nian unuan manĝon. Ni prenis ĉi tiujn kaj iris al niaj ĉambroj.

Je la unua tuta tago tie, mi pasigis la tutan tagon en la komitatkunsido, ĝis horzonozo kaptis min kaj mi devis pardonpeti kaj reiri al mia ĉambro por dormeti. Multaj gravaj aferoj okazis dum la komitatkunsidoj tie kaj dum la venontaj du tagoj, kaj mi eĉ povis paroli iomete pri nia propra Kejti Neilson, la nova Ĝenerala Sekretario de TEJO, al la komitatanoj, kiuj ankoraŭ ne konis ŝin, kaj same pri Alex Miller, la kasisto de USEJ. Mi povis dum kelkaj tagoj partopreni voĉdonadon kaj diskuton pri gravegaj aferoj en la tutmonda junulara movado en Esperantujo.

Preskaŭ ĉiun nokton, iu bonega muzikisto koncertis por ni. Ĉiutage, ni partoprenis bonegajn, interesajn sesiojn. Ne nur okazis prelegoj, sed ankaŭ lingvo-lecionoj, danc-lecionoj, diskutrondoj, artaĵoj, ktp. Dum mia naskiĝtago, mi iris kun iuj kongresanoj al apuda kastelo kaj tagmanĝis ekstere apud ĝi. Kaj dum la tuta semajno, mi manĝis kaj kunsidis kaj festis kaj dancis kaj lernis kun bonegaj novaj amikoj, en Esperantujo.

Vi povas vidi iom da mia sperto ĉe nia jutuba kanalo, kie oni povas trovi iujn “vlogojn” (video-blogojn), koncertojn, kaj sesiojn de mia unua IJK, kaj intervjuojn kun multe da homoj tie – eĉ kelkaj denaskuloj kaj famuloj!