Presita el Usona Esperantisto № 2016:3-4
NASK: entute tre bona
Mia sperto ĉi-jare ĉe NASK estis entute tre bona. Mi vere ne havas ian ajn grandan plendon. Nia alveno ne estis tre bona komenco, estante malfrua je unu tago, sed tio estis pro persona afero kiu okazis ĉe mia familio, ne pro io ajn rilate al NASK. Alveninte, mi tuj saltis en lecionon.
Mi vere nur povas paroli pri la supranivelaj lecionoj, ĉar en tiuj mi estis, kaj pri la aliaj mi scias nur tiom, kiom mi aŭdis de aliaj homoj kaj preteraŭdis el la klasĉambroj. La lecionoj estis ĉiam interesaj, ofte kun diskutoj pri tiu aŭ alia gramatika punkto, pri kiu demandis iu studanto; mi klare memoras, kiam la instruisto montris al ni diagramon de necesejo el bildvortaro kaj petis al ni mem skribi la vortojn. Estis malfacile (sed ĝuste pro tio interese) ĉar tre multaj homoj uzas Esperanton ne hejme.
Estis impone havi la faman Bertilo Wennergren kiel instruiston. Konata pro PMEG kaj ankaŭ pro muziko, li estas unu el la plej famaj homoj en la nuntempa Esperanta movado. Sed moviĝante de tiu temo, mi multe ĝuis ne nur la lecionojn, sed ankaŭ la posttagmezajn aktivaĵojn. Tiuj estis ĉefe prelegoj kaj muzikaj prezentoj, sed ankaŭ mi multe ĝuis iri en la urbon Raleigh por viziti la muzeojn de Natura Scienco kaj de Historio kaj, pli poste la saman tagon, la stratfeston kaj artfajraĵojn. Tra la tuta NASK sed en tiaj eventoj des pli estis vere mirinda etoso, memoriga pri parto de kial mi estas esperantisto. Apenaŭ estis unu teda momento.