Presita el Usona Esperantisto № 2015:2
Forpasis Stevens Norvell
Stevens (Steĉjo) Norvell mortis la 7-an de Februaro, nur kvar tagojn antaŭ sia 92-a naskiĝ-datreveno, post mallonga malsano.
Li naskiĝis en Usono en la jaro 1923. Li estis la unua el tri infanoj de Stevens Norvell (inĝeniero) kaj Cora Kellam Norvell (instruistino). Li kaj du fratinoj plenkreskiĝis en Western Springs, Ilinojso, eta antaŭurbo de Ĉikago. Li vizitadis publikajn lernejojn en la hejmvilaĝo kaj en la apuda urbeto LaGrange. Pro la Granda Depresio la familio estis iom malriĉa, sed la patro almenaŭ havis laboron, kaj danke al granda ĝardeno, ili havis sufiĉe da manĝaĵo.
En la adoleskaj jaroj, kiam li estis skolto, Stevens renkontis Esperanton, aĉetis librojn, kaj lernis la lingvon meminstrue, tamen nur lege-skribe. Li jam studis Latinon kaj la germanan, kaj altiris lin la logika strukturo de Esperanto. Li ŝerc-diris, ke li fariĝis esperantisto kiam li unuafoje vidis la tabelvortojn. Li komencis tutmonde korespondi; tamen unu el la plej fruaj korespondamikoj estis A. E. Regal, bahaano kiu loĝis en fora antaŭurbo de Ĉikago. Steĉjo ĉiam sendis du kopiojn de ĉiu letero: unu por s-ro Regal, kaj unu por korekti kaj resendi.
Bonŝance li povis studi universitat-nivele dum du jaroj en la publika lernejo en la apuda urbeto. Okazis milito, kaj li enskribiĝis en la armeon en 1942 — sed pro tio, ke li volis fariĝi kuracisto, oni permesis al li daŭrigi siajn studojn ĝis 1943. Poste, li estis trejnata kiel soldato kaj lernis 14 metodojn por murdi homojn – “iom senutila afero”, li poste komentis. Post granda ekzameno, la armeo kaj la Medicina Fakultato de la Universitato de Ilinojso decidis, ke Stevens studu medicinon en Ĉikago. Fakte, tiutempe preskaŭ ĉiuj el la medicinaj studentoj estis en militist-uniformoj.
Stevens fariĝis refoje civitano en 1946 kaj daŭrigis la medicinajn studojn. Li estis elektita al ΑΩΑ, la honora medicina societo, en 1947. Li ricevis diplomon Doktoro de Medicino (kun honoroj) en 1947 kaj servis kiel enhospitala kuracisto ĉe la malsanulejo de konteo Cook en Ĉikago ĝis Junio 1948.
Li edzinigis s-inon Dorothy Dungan, kvakerinon, en kunveno de la Societo de Amikoj, en Downer’s Grove, Ilinojso, en Junio de 1948. La unua hejmo kune estis en Elk City, Oklahomo, kie Stevens laboris kiel famili-kuracisto en kooperativa kliniko kaj malsanulejo.
Post jaroj da trapensado, Stevens fariĝis pacifisto. Por eviti militservon en Koreujo, li kun sia edzino translokiĝis al Kanado en 1950 (ili fariĝis civitanoj en 1957). Steĉjo laboris kiel famili-kuracisto en eta vilaĝo en Brita Kolumbio ĝis 1953. Poste li studis kaj trejniĝis dum ok jaroj en Edmontono kaj en Colchester, Anglujo por fariĝi ĝenerala ĥirurgo, kaj bone sukcesis en ĉiuj ekzamenoj.
En la jaro 1961 la paro alvenis al Halifakso kune kun novnaskita filino, Cindy. La filo, Theodore, naskiĝis en Halifakso du jarojn poste. Stevens fariĝis instruisto en la Departemento de Ĥirurgio ĉe la universitato Dalhousie, kie li laboris dum 32 jaroj kaj fariĝis Plena Profesoro. Dum tiu tempo li gvidis la junajn ĥirurgojn en la trejnado, okupiĝis pri ĝenerala ĥirurgio, urĝaj kazoj, kancero, kaj aparte pri la plej danĝera haŭtkancero, melanomo. Li esploris, aparte pri melanomo, kaj kontribuis 50 artikolojn al la scienca literaturo. Li kreis tutkanadan ekzamenon por junaj ĥirurgoj, kaj ankoraŭ ĉiujare la Norvell-premio estas aljuĝata al iu inter la superaj ekzamenitoj.
Iom antaŭ emeritiĝo, Stevens malkabeis al Esperanto. Li aliĝis al la Halifaksa Rondo kaj komencis ĉiusomere vizitadi NASK-on, la faman someran kursaron fonditan de Cathy Schulze, en San-Francisko kaj Vermonto. Li provizis domon por la libraro de Harry Lewis kaj iompostiome pligrandigis la kolekton ĝis 2000 libroj, kiujn li finfine donis al la Kanada Esperanto-Asocio. Li partoprenis en Universalaj Kongresoj en Kubo (1990), Norvegujo (1991), Aŭstrujo (1992), Hispanujo (1993), Finnlando (1995), Ĉeĥujo (1996), Aŭstralio (1997), Germanujo (1999) kaj Kroatujo (2001). Li prelegis pri melanomo en la Internacia Kongresa Universitato en Vieno. Li vojaĝis en Eŭropo per Esperanto kaj gastigis vojaĝantajn esperantistojn en la propra domo. Li eldonis proksimume 150 artikolojn (pri poezio, ŝercoj, aktualaĵoj, sciencaj aferoj, ktp) en diversaj kanadaj kaj internaciaj periodaĵoj. Li helpis en la reviziado de la Plena Ilustrita Vortaro (sekcioj pri ĥirurgio kaj medicino). Li redaktis la du medicinajn vortarojn de d-ro Yamazoe. Dum kelkaj jaroj li partoprenis en la redaktado de Medicina Internacia Revuo.
Li kompostis por Inter Ni (de la Halifaksa Rondo) kaj por Lumo (de la Kanada Esperanto-Asocio). Li fariĝis honora membro de UEA, de la Kanada Esperanto-Asocio, kaj de la Esperanto-Rondo de Oradea (en Rumanujo).
En la jaro 2008, pro sia aĝo, Steĉjo translokiĝis al la atlantika insul-provinco Novlando por loĝi en apartamento en la domo de la filo, en la urbo St John’s. Tie li studis matematikon kaj daŭre verkis Esperante, kompostis Lumo-n, kaj korespondis. La komputilaj dosieroj atestas, ke li korespondadis kun esperantistoj en pli ol 40 landoj.
Li postlasas filinon Cindy, familian kuraciston en Kalifornio, genepojn Teo kaj Rhiannon, ambaŭ lernejanojn, filon Theodore, profesoron de komputila inĝenierio ĉe Universitato Memorial en St John’s, kaj nepinon Saskia, ankaŭ lernejano.
[Dankon al KEA kaj Bob Williamson pro la informo. —Red.]