Presita el Usona Esperantisto № 2014:3

Pasio

Lasta ĝisdatigo: 2018-03-26

Finiĝis la lernojaro. Por mi estis ege intensa laborperiodo, des pli ĉar mi foruzis sufiĉe signifan parton de mia nelabora tempo por esperantumado (pri kio mi absolute ne plendas!). Bonŝance mi mergiĝas nun en la someran feriadon. Mi konfesas, ke dum la lastaj kvin jaroj mi sentis neniun emon engaĝiĝi en la laboroj de la somera lernoperiodo en mia altlernejo. Libertempa somero certe ebligas al mi serioze okupiĝi pri mia ŝatokupo: Esperanto. Tiu ĉi somero verŝajne estos plenplena je tio, kaj mi jam ve-sopiretas, ke ĝi ne estos sufiĉe longa por sukcesigi ĉion, kion mi volus fari.

Samtempe ni eniras la finan monaton de mia unua deĵorperiodo kiel prezidanto de la Asocio. Dum mi verkas tiun ĉi artikolon, vi eble jam sendis vian plenigitan balotilon al la centra oficejo. Se vi ankoraŭ tion ne faris, bonvolu tuj fari, eĉ se tiucele vi devos renovigi aŭ starigi vian kotizon al Esperanto-USA! Nur se absolute ĉiuj asocianoj partoprenas la demokratian procezon ene de la asocio, klare starigitan de nia statuto, ni povos certigi ke ni atingos sukcese niajn celojn.

Mi rekandidatiĝis por esti prezidanto dum dua deĵorperiodo, kaj mi esperas, ke mi daŭre havu la ŝancon servi al la asocio kaj al la asocianoj el tiu ĉi posteno. Sed fakte, ne estas posteno kiu gravas por kontribui al la plena disvolvo de Esperanto nialande kaj tutmonde. Sendepende de la rezultoj de la balotado, mi esperas dediĉi sufiĉan tempon al pluraj organizaĵaj taskoj: baldaŭa funkciigo de nia nova retejo (dankon, Hoss!), organizado de kongresoj kaj renkontiĝoj, daŭrigo de la intenseco kaj ofteco de la usona partopreno en la internacia movado.

Tutcerte vi ne forgesis mian promeson esplori la ideon venigi la Universalan Kongreson de Esperanto al Usono. Tiurilate, dum la landaj kongresoj mi sukcesis kunigi grupon de proksimume 25 aktivuloj, kiuj pretas kunlabori. (Dankon, aktivuloj!) Ĉe la UEA-flanko, la rezultoj de la esplorado estis iom malpli entuziasmigaj. Mi ne volas diskonigi detalojn ĉi tie, sed mi diru nur, ke ekzistas kvazaŭ neskribita regulo pri la ofteco de la kongresoj sur la eŭropa kontinento … Bone, 2015 kaj 2016 jam estas deciditaj kaj temas pri eŭropaj kongresoj. Pro ĉio ĉi, mi volas aperi en Bonaero la 25-an de Julio kun konkreta propono ĉe-mane por okazigo de la Universala Kongreso de Esperanto en Usono en Julio-Aŭgusto 2017. Al la lokoj, kiujn ni esploris ĝis nun (San-Francisko kaj San-Diego, en Kalifornio), devas aldoniĝi sinproponoj ricevitaj de la lokaj aŭtoritatoj de Houston, Teksaso kaj Vaŝingtono, DK. Mi ankaŭ emus aldoni sudan Floridon, eble Fort Lauderdale, kie plej verŝajne ni havos nian landan kongreson en 2016. Do, jen tujtuja tasko, la estrara kunsido kaj finfine la kongreso de ĉiuj usonaj esperantistoj en Viktorio, Brita Kolumbio, espereble decidos pri tiu ĉi afero.

Alia afero pri kio mi intense okupiĝas ĉi-momente estas la aktivigo kaj sukcesigo de la fonduso Amikeco Translimen. Vi certe spertis la rezultojn de nia agado pasintjare, kiam ni sukcesis venigi la kubanon Rikardo Salazar al NASK kaj la kongreso en Raleigh, Norda Karolino. Ĉi-jare la plano estis multe pli ambicia, ĉar temis pri vojaĝigo de juna studento kaj elstara esperantisto el Irano. Por faciligi la kontribuadon de ĉiuj asocianoj kaj simpatiantoj de Esperanto en nia lando kaj tutmonde, mi starigis retejon ĉe Indiegogo kie iom malrapide sed tute stabile ariĝas la kontribuoj de ĉiuj bonkoraj samideanoj por sukcesigo de tiu ĉi komun(um)a revo. Ĉu vi jam vizitis la retejon? Ĉu mi enmetu vian nomon sur la liston de la dank-leter-ricevontoj? Ĉar donacintoj ricevos mane skribitan dankon de Yours Truly. Almenaŭ tion mi povas fari …

Bedaŭrinde, antaŭnelonge ni ricevis sciigon, ke la kanada registaro rifuzis doni enirvizon al nia invitito por veni al NASK kaj la kongreso ĉi-jare. La fonduso daŭre kolektos viajn kontribuaĵojn, kaj espereble venontan jaron ni sukcesos por niaj aranĝoj en Detrojto.

Hodiaŭ mi ĵus ricevis mesaĝon de studentino, kiu finis duonjaran studadon sub mia gvidado. Mi volas libere traduki frazon el ŝia mesaĝo por vi, ne por malmodesti (nu, eble ete malmodesti?) sed ĉar la mesaĝo estas profunda kaj valore pensiga ankaŭ por nia poresperanta agado: “Estas multe pli facile dividi sciojn ol dividi pasion, sed vi dividas ambaŭ kun infekta kaj multe aprezata entuziasmo”. Ĉu ne bona slogano por sproni nian agadon? Estu infekte entuziasma pri via pasio kaj scio rilataj al la Internacia Lingvo Esperanto.